Fine de la pasinta jaro en la gazeto „La Ondo de Esperanto“ kvar konataj esperantistoj (Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj José Antonio Vergara) esprimis siajn ideojn pri la loko kaj rolo de Esperanto kaj esperantistoj en la nuntempa mondo. Ĉi tiuj tekstoj estis vaste diskutataj en „La Ondo“ kaj la reto.

legu pli... | 26. 03. 2012

Kun plezuro ni konatigas vin kun novaj muzikaj kaj parolaj registraĵoj kaj mallongaj videofilmoj, kiujn ni disponigis por vi en interreto. Ni esperas, ke vi trovos inter ili ion laŭ via intereso kaj plaĉo.

legu pli... | 21. 03. 2012

La gazeto „More Intelligent Life“ kunlabore kun prestiĝa semajnĵurnalo „The Economist“ lanĉis interretan enketon „KIUN LINGVON PLEJ MULTE INDAS LERNI?“. Ankaŭ vi mem povas influi la rezulton per via voĉo kaj subteni tie Esperanton se vi volos!

legu pli... | 20. 03. 2012


Tiu ĉi teksto estis verkita en esperanto. Se vi ne komprenas, kion ĝi signifas, simple kopiu la teksto al Google Translator. Ekde la 22-a de februaro 2012 eblas fari tradukojn de naciaj lingvoj al esperanto kaj male per Google-tradukoj.


legu pli... | 23. 02. 2012

Nuntempe En Pollando okazas amaskomunikila enketo, kiu aŭ kio fariĝu oficiala simbolo de Bjalistoko – kaj ne nur civitanoj de la urbo rajtas voĉdoni … Jen ŝanco ankaŭ por via eta engaĝiĝo, kiu povas multe helpi!

legu pli... | 17. 02. 2012

Božena Němcová – virino kun tragedia sorto kaj idilia vizio estas titolo de nova ipernitia artikolo, konatiganta eksterlandajn esperantistojn kun tiu ĉi eminentulino de la ĉeĥa kulturo, de kies morto en januaro 2012 pasis 150 jaroj. Sed ne temas nur pri biografio …

legu pli... | 11. 02. 2012

La 20-an de januaro 2012 en Armea Hospitalo en Prago forpasis Eli Urbanová, tutmonde fama esperantlingva poetino, honora membrino de UEA kaj ĈEA, eksa akademianino.

legu pli... | 23. 01. 2012

Bv. aŭskulti ĉ. naŭminutan intervjuon kun Petro Chrdle, kiu aperis la 16-an de januaro en Ĉina Radio Internacia!

legu pli... | 21. 01. 2012

Kun plezuro ni disponigas al vi pluajn kvin sonregistraĵojn el la Rakontoj el la unua poŝo (en Esperanto-traduko de Josef Vondroušek) de la fama ĉeĥa verkisto Karel Čapek. Ne mankas ankaŭ tekstaj dosieroj por pli facila kompreno.

legu pli... | 18. 01. 2012

„Raporto pri forpaso de prezidento Václav Havel tuŝis ankaŭ membrojn de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, same kiel esperantistojn eksterlande, kiuj perceptas lin kiel grandan elstarulon (personecon), kiu konstruis pontojn inter nacioj kaj individuoj kaj serĉis vojojn al rebonigo de la homaj aferoj.“

legu pli... | 20. 12. 2011

18.12.2011 en aĝo de 75 jaroj forpasis eksa ĉeĥoslovaka kaj ĉeĥa prezidento, dramatikisto kaj filozofo, disidento, batalanto por libereco kaj homaj rajtoj Václav Havel.

legu pli... | 18. 12. 2011

Ni alportas al vi etan kolekton de retligiloj al interesaj literaturaĵoj, son- kaj kantregistraĵoj kaj filmetoj kun kristnaska temaro. Espereble la materialoj povos utili ne nur por via individua bezono, sed ankaŭ por viaj kristnasktemaj klubaj programoj kaj aliaj aranĝoj aŭ por progresigaj lingvokursoj.

legu pli... | 8. 12. 2011

Fine de aŭgusto prezidanto de UEA, profesoro pri lingvistiko Probal Dashgupta (Barato), partoprenis kiel ĉefpreleganto la italan kongreson en Torino. En ties kadro, li estis intervjuita de la kultura sekcio de Itala Televido RAI.

legu pli... | 7. 12. 2011

Jen ĝojiga sanktanikolaa donaceto – ĈEA-estraro povas informi vin, ke Biblioteko de Esperanto-Muzeo en Svitavy partoprenis ĉi-oktobre en subvencia konkurso pri subteno el la fonduso Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen kaj sukcesis ricevi 155 eŭrojn por kompletigo de la librokolekto per novaj valoraj publikaĵoj, kiuj estos kompreneble disponeblaj ankaŭ por ĈEA-membroj.

legu pli... | 5. 12. 2011

Jen dua parto de elekto de konataj kristnaskaj kantoj (E-tekstoj kun elŝutebla midi-akompano. klarigojn pri la uzeblecoj vi povas legi en la 1-a parto de la artikolo. espereble vi tie povos trovi inspiron por riĉigo de viaj esperantlingvaj kristnaskaj programoj.

legu pli... | 3. 12. 2011

Kiel kutimas, la 1-an de decembro oni skribas leterojn al Kristnaska Viro. Skribu al li! Kaj li respondos al vi! Li kapablos tion ankaŭ en Esperanto!

legu pli... | 1. 12. 2011

Okaze de komenciĝo de Advento ni publikigas la unuan elekton de tekstoj kaj melodioj de konataj kristnaskaj diversdevenaj kantoj el la ampleksa kantaro Himnaro Cigneta kompilata kaj redaktata de ROS' Haruo. Baldaŭ sekvos pluaj, aparte ankaŭ kantoj ĉeĥaj. Vi povas utiligi la materialon por pretigo de viaj kristnaskaj Esperanto-programoj (kiuj pro internacieco de nia komuna lingvo laŭeble enhavu ankaŭ tradician kantojn ne nur vialandajn). Ni esperas, ke la kantoj plezurigos ankaŭ tiujn, kiuj ne estas praktikantaj kristanoj.

legu pli... | 27. 11. 2011

Unika projekto de esperantlingva versio de la senpaga multlingva interrreta enciklopedio Vikipedio, al kiu kontribuas miloj da volontuloj el la tuta mondo kaj ofertanta nuntempe pli ol 155 000 diversfakajn artikolojn, la 6-an de novembro festis sian dekjariĝon. La oficiala solenaĵo okazis en Svitavy, kie inter la 26-a kaj la 30-a de oktobro ĝiaj favorantoj kaj kontribuantoj kunvenis.

legu pli... | 14. 11. 2011

En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio. Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias! Bv. subteni GEA per via voĉo!

legu pli... | 10. 11. 2011

Merkrede la 2-an de novembro Esperanto prezentiĝis en Prago dum Semajno de Volontulado. Ĝi okazis kadre de Eŭropa Jaro de Volontulado, kiun deklaris EU. La prezentadon gvidis Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kunlaborante kun aliaj E-kluboj en Ĉeĥio.

legu pli... | 5. 11. 2011

Nova esperanta retradio MUZAIKO prezentiĝas!

legu pli... | 1. 11. 2011

Post 3 jaroj, denove en aŭtuno, okazis en Šumperk de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun partoprenis ĉ. 80 homoj. Kio grava okazis tie kaj kiu nun estas en la estraro? Ne nur pri tio ni volas en tiu ĉi artikolo paroli…

legu pli... | 1. 11. 2011

La 12-an de oktobro 2011 estis en Skokovy solene prezentita nova memoriga tabulo dediĉita al doktoro Josef Hradil.


legu pli... | 30. 10. 2011

Ĝuste antaŭ tri jaroj, la 20-an de septembro 2008, en teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer en la urbo Svitavy estis solene inaŭgurita Esperanto-Muzeo.

legu pli... | 20. 09. 2011

… En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio.

legu pli... | 19. 09. 2011

La 11-an de septembro emerita operkantisto kaj honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka ĝisvivas en enviinda freŝeco 85 jarojn. Li plu viglas en siaj (ne nur) poresperantaj artaj aktivecoj. Ni ĝuu kune almenaŭ virtuale ion el lia arto!

legu pli... | 16. 09. 2011

Margit Turková partoprenis konferencon pri la fremdlingvaj tradukoj de Jaroslav Hašek kaj prezentis tie tradukojn al Esperanto.


legu pli... | 15. 09. 2011

Hodiaŭ ni ŝatus prezenti al vi ion pri la projekto ESPA 2.0, dank al kiu vi povas ekkoni ion pri Hispanio.

Ekde la 31-a de majo 2011 estas alirebla la retpaĝaro www.espa2.eu, kiu estas produkto de la projekto „ESPA 2.0“ enkadre de Programo de Tutviva Lernado de EU „Leonardo da Vinci“. Tiu ĉi paĝaro subtenas kreadon de novaj komercaj okazoj inter landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kaj ĝi ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.

legu pli... | 14. 09. 2011

La 8-an de septembro pasis 170 jaroj depost naskiĝo de la fama ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák.


legu pli... | 10. 09. 2011

En la lasta numero de la unua jarkolekto de nia vikiprojekto ni prezentas al vi resuman registron de ĉiuj aperigitaj artikoloj. Eble vi trovos inter ili iun, kiun via atento antaŭe preterpasis …

legu pli... | 30. 08. 2011

Kun plezuro ni prezentas al vi pluajn ses sonregistraĵojn el la verkaro de Karel Čapek, kiun realigis por vi geesperantistoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Hungario kaj Hispanio.

legu pli... | 22. 08. 2011

Precipe por tiuj, kiuj ne povis mem partopreni la ĉi-jaran Universalan Kongreson, ni peras plurajn mallongajn videofilmojn el ĝia programo.

legu pli... | 16. 08. 2011

TED (Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo, Fasonado) estas usona fondaĵo kreita en 1984 por disvastigo – per prelegoj senpage spekteblaj – de ideoj interesaj kaj utilaj por la tuta mondo. Vastega estas la temaro : scienco, arto kaj fasonado, politiko, edukado, kulturo, aferoj, tutmondaj demandoj, teknologio, disvolviĝo kaj amuzo. Kial ni informas pri ĝi ĉi-loke?

legu pli... | 12. 08. 2011

Sur teritorio de Ĉeĥio Universala Kongreso okazis nur dufoje, en 1921 kaj en 1996. Dum tiuj ĉi tagoj ni rememorigas tiun unuan, kiu okazis ekde la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto en Prago en la fama palaco Žofín (legu Ĵofin) sur t.n. Slava insulo. Tamen la inaŭguro okazis en secesia Municipa domo, sur kies loko staris ekde la 14-a jarcento rezidejo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la Kvara (filo de Karolo la Kvara), nomata Reĝa Kortego.

legu pli... | 1. 08. 2011

Malgraŭ ferioj ni ne forgesis vin kaj denove alportas al vi (espereble) legindan legaĵon el la vikipedia kaleidoskopo .......


legu pli... | 25. 07. 2011

Dum via somera libertempo en (aŭ proksime al) Sudbohemia regiono nepre ne evitu kvietetosan urbeton Netolice, ofertantan al esperantistaj gastoj interesajn turismajn informojn kaj servojn .....

legu pli... | 11. 07. 2011

Partopreni la esperantan aranĝon nun eblas ankaŭ per reto! De la 28-a de junio ĝis la 2-a de julio okazis en hispana urbo San Lorenzo de El Escorial Hispana Esperanto-Kongreso, kies programon oni povas spekti per reto!

legu pli... | 2. 07. 2011

Sojle de la ferioj nia vikimagazino transpaŝis sian unuan dekon. Kien ni migros kun ĝi ĉi-foje?

legu pli... | 30. 06. 2011

Ni prezentas al vi plurajn registraĵojn kaj aliajn materialojn estiĝintajn la 11-an de junio dum la solenaĵo omaĝe al centjariĝo de Esperanto-klubo en Olomouc.

legu pli... | 23. 06. 2011

Ni aportas al vi kelkajn espereble por vi interesajn materialojn el la ĵus okazinta Muzea nokto kaj inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio en Esperanto-Muzeo en Svitavy kun la titolo „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“. Ni esperas, ke ĝi povos esti interesa kaj inspira ankaŭ por multaj t.n. nekredantoj …

legu pli... | 20. 06. 2011

Jen nomo de mallonga prezento por enpensiĝo, kiu estis origine pretigita por inaŭguro de la nova ekspozicio en Muzeo de Esperanto en Svitavy.

legu pli... | 17. 06. 2011

Se vi vizitas nian retpaĝaron regule, supozeble vi jam ekrimarkis ŝanĝon en aspekto de nia enkonduka paĝo.

legu pli... | 15. 06. 2011

Dum pli ol 8-jara ekzisto lernu! de tre malgranda kaj modesta retejo kreskis ĝis granda portalo, tradukita en pli ol 30 lingvojn, kaj nun ĝi jam longan tempon estas la plej granda reta Esperanto-kursejo en la tuta mondo. Kaj nun tiu ĉi paĝaro havas pli ol 100 000 registritajn uzantojn. Okaze de tiom grava evento lernu! aranĝas grandan konkurson kun valoraj premioj. Partoprenu ankaŭ vi!

legu pli... | 2. 06. 2011

Belega vetero ja pli logas al promenoj tra la naturo, tamen ni esperas, ke vi ne rifuzos ankaŭ nian migradon tra Vikipedio.

legu pli... | 26. 05. 2011

Al tiuj, kiuj ne partoprenis ĉi-jaran seminarion „Sabla Printempo“, ni alportas post riporteto „Ankaŭ ĉeĥa polico devas ŝpari“ du pluajn dum la aranĝo prezentitajn mallongajn filmojn dublitajn al Esperanto.

legu pli... | 23. 05. 2011

Ĉu vi neniam vizitis urbon Brno? Spektu novan videon pri Brno kaj vizitu la urbon!

legu pli... | 13. 05. 2011

En Kalendaro de aranĝoj estis publikigitaj detalaj informoj pri programo de la ĉi-jara Muzea nokto en Svitavy, ligita kun inaŭguro de la nova ekspozicio en Esperanto-Muzeo.

legu pli... | 12. 05. 2011

… estis registrita la 4-an de majo, antaŭvesperon de la kvarmonata naskiĝtago de la Ipernity-paĝo de nia Esperanto-Muzeo. Ni invitas ankaŭ vin rigardi novaĵojn!

legu pli... | 9. 05. 2011

Plua monato forfluis kiel riverakvo, do ni denove invitas al vin al bunta migrado tra Esperanta Vikipedio …

legu pli... | 26. 04. 2011

Pasko estas ne nur pinta spirita festo juda kaj kristana, sed ankaŭ ankoraŭ pli antikva festo de printempo, de renaskiĝanta naturo kaj de espero pri daŭrigo de la vivo. Tial al ĝi apartenas ankaŭ multnombraj popolaj kutimoj. kiuj parte similas kaj parte diferencas en diversaj landoj.

Ni volus konatigi eksterlandajn vizitantojn de nia retpaĝaro kun la plej konataj popolkutimoj en Ĉeĥio kaj scivolas, kiel estas en viaj hejmlandoj! Vi povas aldoni viajn informojn en la komentarioj!

legu pli... | 23. 04. 2011

La 14-a de aprilo kiel tago de forpaso de d-ro Zamenhof el tiu ĉi mondo nature ne estas tiom ofte rememorigata, kiel lia naskiĝtago la 15-an de decembro, kiu estas tago de festoj. Tamen ankaŭ ĝi povas esti bona okazo por ekhalti kaj rememori mesaĝon de tiu ĉi admirinda homo, kiu plantis arbon, kies fruktojn ni ĉiuj frandas.

legu pli... | 14. 04. 2011

Por Muzea nokto, okazonta la 4-an de junio 2011, Esperanto-Muzeo en Svitavy pretigas inaŭguron de nova tema ekspozicio, kies temo estos „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“.

legu pli... | 11. 04. 2011

Kun plezuro ni prezentas al vi la unuan el la konkretaj rezultoj de la ĉi-jara aranĝo Sabla Printempo – de la grupo por prilaboro de mallongaj filmoj.


legu pli... | 8. 04. 2011

La 28-an marto oni rememorigas naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592–1670) – Komenio, nomata ne nur Instruisto de la nacioj, sed ankaŭ Prapatro de la ideo de la internacia lingvo.

legu pli... | 28. 03. 2011

Kun la unuaj printempaj tagoj ni denove venas al vi kun interesaj legaĵoj.


legu pli... | 27. 03. 2011

Esperanta redakcio de la radiostacio „China Radio International“ la 25-an de marto aperigis en sia retejo telefonan intervjuon kun elstara ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu estas i.a. fondinto de la ĉeĥa Vikipedio.

legu pli... | 25. 03. 2011

TEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro pri movadaj novaĵoj estas Daniel Mrázek el Ĉeĥio. Daniel Mrázek estis unu el kunorganizantoj de IJK en Liberec, kaj la nuna prezidanto de Ĉeha Esperanto-Junularo.

legu pli... | 17. 03. 2011

Ni estas profunde ŝokitaj kaj afliktitaj pro la tragediaj okazaĵoj en Japanio. Nia granda mondo ĉiam pli kaj pli fariĝas nura granda vilaĝo kaj neniu okazaĵo ie ajn estas en sufiĉe sekura distanco de ni, por povi diri ke ĉi-tio nin ne koncernas…

legu pli... | 14. 03. 2011

Lige kun la solenaĵo omaĝe al 90jariĝo de la honora membro de ĈEA pastro Josef Xaver Kobza, kiu okazis 26.2. en České Budějovice, estis kadre de la kultura programo realigitaj novaj registraĵoj de la spirita klasika muziko, kiujn ni nun ofertas al niaj legantoj.

legu pli... | 1. 03. 2011

Por agrabligi al vi la nunajn longajn frostajn vesperojn, ni venas denove kun kaleidoskopo de interesaĵoj bazitaj sur la Esperanta Vikipedio. Espereble ankaŭ ĉi-foje vi trovos inter ili temon, kiu kaptos vian atenton .......

legu pli... | 26. 02. 2011

La 21-an de februaro estis dissendita nova programero pri Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ĉina Radio Internacia.

legu pli... | 25. 02. 2011

Josef Cink (nask. 29.6.1933), grava ĉeĥa esperantisto, pedagogo, tradukisto kaj eldoninto de kantoj, aŭtoro de koresponda E-kurso kaj ekzerclibro por progresintoj (laŭ kiuj lernis centoj kaj miloj da ĉeĥaj esperantistoj) …

legu pli... | 11. 02. 2011

La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011, kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu aliajn taskojn.

legu pli... | 4. 02. 2011

Kiam la Esperanta Vikipedio jam aĝis unu jaron, ankoraŭ ne ekzistis versio de Vikipedio en la ĉeĥa. La ĉeĥan version helpis fondi Chuck Smith kaj la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec.

legu pli... | 27. 01. 2011

Samideanino Jindřiška Drahotova el Ĉeĥio gajnis unuan premion de Litera Turo 2011 en la branĉo originala prozo.

legu pli... | 26. 01. 2011

Malfrue, sed tamen, la unuan fojon en la nova jaro … Denove vi espereble trovos en ĝi iun temon por vi atentokaptan!


legu pli... | 24. 01. 2011

Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la entuta vikipedio-projekto – en la 15-a de januaro – la Esperanto-vikipedio atingis 140.000 artiko­lojn, nome vespere de la 18-a de januaro.

legu pli... | 19. 01. 2011

Omaĝe al naskiĝdatreveno de la fama ĉeĥa verkisto Karel Čapek (9.1.) ni alportas al vi novaĵojn el nia asocia projekto.

legu pli... | 10. 01. 2011

Karaj gelegantoj, en la almetitaj dosieroj ni sendas al vi du inspirajn kaj espereble plezurigajn novjarajn bondezirojn.

legu pli... | 6. 01. 2011

Nome de Ĉeĥa E-Asocio ni deziras al vizitantoj de nia retejo Kristnaskon plenan de ĝojo, agrablaj surprizoj, harmonio kaj partumado kun tiuj, kiujn vi amas. Kaj ni alportas al vi ankaŭ du donacetojn.

legu pli... | 18. 12. 2010

Tradicia Antaŭkristnaska renkontiĝo okazis la 11-an de decembro en la urbo Písek (Suda Bohemio). Kaj por tiuj partoprenis, kaj por tiuj kiuj ne ĉeestis, ni enretigis kolekton de videofilmetoj, sondosieroj, fotaĵoj kaj akompanaj tekstoj el la bunta kultura programo.

legu pli... | 17. 12. 2010

Omaĝe al la 151-a datreveno de naskiĝo de d-ro L.L.Zamenhof nia retejo alportas al vi unikan kolekton de retligiloj por konatiĝi multflanke kun la vivo kaj verkaro de la kreinto de Esperanto – inkluzive aŭtentikan film- kaj sonregistraĵon de li! Ni ĝojos, se vi plu diskonigos la liston.

legu pli... | 15. 12. 2010

Nova numero de Starto estas en presejo, ĝia elektronika versio en formato PDF troviĝas …

legu pli... | 7. 12. 2010

La 1-an de decembro 2010 forpasis en Lanškroun ĉeĥa esperantisto Ing. Zdeněk Polák (1934).

legu pli... | 7. 12. 2010

Muziko sendube helpas kunkrei la ĝustan etoson de la adventa/kristnaska tempo. Nia retejo alportas al vi donaceton en formo de speciale por vi kreitaj kristnaskaj esperanto-kantaretoj kaj registraĵojn de pluraj kantoj.

legu pli... | 4. 12. 2010

La kristnaska numero estas parte vestita en solenan kristnaskan mantelon – sed ni ne restos sendube nur ĉe tiu temo …

legu pli... | 2. 12. 2010

En la Eŭropa bulteno 2010/10, organo de Eŭropa Esperanto-Unio, aperis artikolo de Petro Chrdle, kiu koncize resumas nuntempan staton de Esperanto-movado en Ĉeĥio.

legu pli... | 29. 11. 2010

La nova adreslibro de Pasporta Servo 2011 aperos laŭplane en aprilo 2011. Tial ĝisnunaj gastigantoj estas petataj ĝis la 15-a de decembro aktualigi informojn pri si!

legu pli... | 28. 11. 2010

La plej supera E-aranĝo de la jaro, la 96-a Universala Kongreso, okazos 23.-30.7.2011 en la dana metropolo Kopenhago. Ne maltrafu precizigajn informojn kaj limdaton por aliĝi kaj pagi en la plej avantaĝa kategorio!

legu pli... | 27. 11. 2010

La profesia konsumprodukta foiro SIAL okazis apud Parizo inter 17a kaj la 21a de oktobro 2010. Inter ties pli ol kvin mil standoj, unu el la grandaj estis tiu de la firmao Triballat. Sur tiu ĉi, kune kun diversaj produktoj kaj novaĵoj, videblis pakaĵo de la jogurtoj Sojasun tute en Esperanto! Ĝi estis prototipo tie prezentata estante kandidato por novigpremio. Esperantigis ĝin la kompanio LinguaForce en Rennes.

legu pli... | 24. 11. 2010

Antaŭ kelkaj monatoj Verda Filmejo informis, ke grupo de studentoj de Kolumbia universitato kreis mallongan 15-minutan ludfilmon pri planlingvoj „Conlang: the movie“. Temas fakte pri lingvokonstruistoj kaj amo. Esperanto rolas tie ne la lastan rolon.

legu pli... | 15. 11. 2010

Ankaŭ en la novembra numero ni alportas al vi interesajn artikolojn el plej diversaj fakoj kaj kredas, ke same ĉi-foje vi trovos inter ili temon, kiu kaptos vian atenton.

legu pli... | 2. 11. 2010

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn jam por la 62-a fojo! La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA.

Ĉu ne tentas vin mem elprovi vian literaturan talenton?

legu pli... | 1. 11. 2010

Per la Esperanta versio de la programo Javascript Crossword, adaptita de „Klivo“, oni povas krei proprajn krucenigmojn.

legu pli... | 26. 10. 2010

Ŝatata ateliero por kreemaj infanoj kaj plenkreskuloj okazos ĉi-jare en Muzeo de Esperanto en Svitavy dimanĉe la 5-an de decembro.

Bonvolu korekti tiun ĉi daton en viaj kalendaroj! (Origine en la rubriko Aranĝoj estis indikita dato 4.12.).

legu pli... | 26. 10. 2010

Se la homaro ne ŝanĝos sian aliron al tio, kio ĉirkaŭas ĝin, kaj ne estos pli humila, ĝi ĵetos sin en katastrofon, estas konvinkita la ĉeĥa eksprezidento Václav Havel. La homaro laŭ li povas rekonsciiĝi nur tiam „se ĝi alfrontos sian miopecon, malsaĝan konvinkiĝon pri sia ĉioscio kaj pompa fiero“. Tion li proklamis dum la solena inaŭguro de la 14-a internacia konferenco Forum 2000 en Prago, en salonego sur la insulo Žofín, kie koincide okazis i.a. la 13-a Universala Esperanto-Kongreso en 1921.

legu pli... | 11. 10. 2010

Jam 8 jarojn regule okazadas en unu el la gimnazioj en Prago (urboparto Modřany) interesa „lingva festivalo“ okaze de la Eŭropa tago de lingvoj la 26-an de septembro. La aranĝo aspektas tiel, ke la antaŭtagmezo estas disdividita je du partoj po du studhoroj kaj paralele estas prezentataj diversaj lingvoj, ne nur tiuj oficialaj de EU.

legu pli... | 9. 10. 2010

La granda fajro, okazinta en la ĉirkaŭaĵo de Bona Espero en Brazilo, kelkloke atingis ĝis nur dekmetra distanco de la konstruaĵoj, sed estis sukcese haltigita. 77-jara brazila esperantisto, kiu helpis kontraŭbatali la incendion, estis ĉirkaŭita de la flamoj kaj vundita, sed ne grave. Jam pasis pli ol du semajnoj de la okazaĵo, alvenis multaj mesaĝoj de solidareco, kaj ankaŭ la unua pluvo.

legu pli... | 7. 10. 2010

Ampleksa incendio detruis grandan parton de la teritorio de Bona Espero, esperantista orfejo en Brazilo. La granda grundofajro trafis la regionon en la tria semajno de septembro, sed ne atingis la ĉefajn konstruaĵojn de Bona Espero.

En letero sendita al subtenantoj de la projekto, la esperantistaj estroj de la orfejo, Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, rakontas pri la okazaĵo:

legu pli... | 4. 10. 2010

La nova vikirevuo en sia oktobra numero alportas pluajn interesaĵojn . Ni invitas vin eniri!

legu pli... | 1. 10. 2010

ĈEA venas kun projekto de netradicia monata reta revuo, bazita plejparte sur artikoloj el esperanta Vikipedio. Ĝi aperados en Aktualaĵoj de tiu ĉi retpaĝaro ĉiam komence de la monato, en ambaŭ lingvoversioj: en la ĉeĥa ĉeĥe/esperante (celante ankaŭ publikon), en la esperantlingva (en kiu vi nun troviĝas) nur esperante.

legu pli... | 17. 09. 2010

Evoluo de Interreto logike alportas kun si ankaŭ ŝanĝojn en formo de gazetoj. Tial krom ebleco aboni perpoŝte eksterlandajn E-gazetojn (aktualan liston kaj prezkondiĉojn por membroj de ĈEA vi trovos ĉeĥlingve ĉi-tie) vi povas utiligi i.a. ankaŭ elektronikajn arkivojn, kie estas konservataj (kutime kun ioma malfruiĝo) eldonitaj numeroj kaj de kie vi povas elŝuti ilin en vian komputilon.

legu pli... | 17. 09. 2010

La 15an de septembro okazis en la svisa urbo Brig premiero de la nova opero THREE. Kaj kial ni informas pri ĝi ĝuste ĉi-tie?

legu pli... | 15. 09. 2010

Konata verkisto, diakono kaj psikiatro d-ro Max Kašparů, kiu estas i.a. relative novbakita, sed sendube tre entuziasma kaj aktiva esperantisto, ĝuste nun fondas novan Esperanto-klubon en Pelhřimov.

legu pli... | 14. 09. 2010

Tutjara ekspozicio de Esperanto-humuro el la verkaro de la konata ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak estis inaŭgurita la 12-an de junio en Muzeo de Esperanto en Svitavy.

legu pli... | 16. 06. 2010

Tri demandoj por helpi al la franca kastelo Greziljono, Kulturdomo de Esperanto:

legu pli... | 20. 05. 2010
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2012