ĈEA venkis en konkurso de la Fondaĵo CIGNO!

La 1-an de marto ni estis oficiale informitaj, ke Ĉeĥa Esperanto-Asocio ĵus venkis en internacia konkurso proklamata ĉiujare de la japana Fondaĵo CIGNO.

La fondaĵo, starigita de Miyoshi Etsuo, antaŭe servis por subteno de Esperanto-movado en ekssocialismaj kaj tn.triamondaj landoj. Ekde 2012 ĝi estas destinita por Esperanto-asocioj de la landoj de la Eŭropa Unio en sfero de publika informado pri Esperanto. La premion por 2012 akiris Esperanto-Asocio de Britio.

En la konkursa raporto estis priskribitaj kaj dokumentitaj 200 realigitaj diversspecaj aktivecoj (ekspozicioj, ĉeĥlingvaj artikoloj, radioelsendoj, televidriportoj, publikaj prelegoj, kulturaj aranĝoj, konkreta kunlaboro kun neesperantistaj organizoj k.a.).

Resuman raporton kaj detalan dokumentaron en Excel-tabelo vi povas elŝuti ĉi-paĝe sube.

Diplomon kaj japanan suveniron reprezentanto de ĈEA oficiale transprenos dum la kunsido de Eŭropa Esperanto-Unio kadre de la Universala Kongreso en Rejkjaviko. Krome la premio inkluzivas financan sumon de 200.000 japanaj enoj, egalan laŭ la nuna kurzo al 1750 eŭroj (= proksimume 42 000 ĉeĥaj kronoj).

Estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio elkore dankas al ĉiuj siaj membroj kaj kunlaborantoj, kiuj kontribuis per siaj aktivecoj al la komuna sukceso. Ni klopodos, ke la venkita mono helpu subteni utilajn kaj bezonatajn projektojn de ĈEA.

Pavla Dvořáková, komisiito pri la konkurso kadre de ĈEA


Soubory
docx Raporto de CxEA por la Fondajxo CIGNO.docx (28.08 kB)
xlsx TABELO - Raporto de CxEA por la Fondajxo CIGNO.xlsx (43.05 kB)

  • publikita 3. 3. 2013
  • 2087 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Vladimír Türk

#1 Vladimír Türk

Gratulon! Mi vere ĝojas legi pri via sukceso!

před 7 lety
Oldřich Arnošt Fischer

#2 Oldřich Arnošt Fischer

Bonege! Se inter novajxoj pri diversaj akcidentoj kaj malfelicxoj aperis tiu bona novajxo, ke esperantistoj de Cxehxa Respubliko ie ion venkis - tio estas granda pozitiva stimulo. La Dio estas granda!

před 7 lety
Míra Vaněk

#3 Míra Vaněk

mi kore gratulas || nia rondeto informas hodiaux pri tio en boleslava jxurnalo

před 7 lety
Miropiro

#4 Miropiro

Bona laboro! http://boleslavsky.denik.cz/zpravy_region/ceske-esperanto-ma-oceneni-od-japoncu-20130305.html

před 7 lety
Hazel Green

#5 Hazel Green

Gratulon al ĈEA pro merita sukceso.

před 7 lety
Lu Wunsch-Rolshoven

#6 Lu Wunsch-Rolshoven

Vere impresa kaj celkonscia laboro!
Mian sinceran gratulon!

před 6 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020