Ke la sanktaj mesoj estas
celebrataj en Prago anglalingve aŭ germanlingve, verŝajne ne necesas pridubi.
Same oni faras sanktajn mesojn ankaŭ en la hispana, franca, itala, pola,
slovaka kaj vjetnama. Kompreneble, latino ne mankas. Sed mankis ĝis nun
Esperanto. La manko estos solvita jam en la venonta jaro, kiam la 18-an de
januaro 2017 celebros esperantlingvan sanktan meson en la preĝejeto de sankta
Pankratio la fama psikiatro kaj publicisto Max Kašparů, kiu estas samtempe
entuziasma propagandisto de Esperanto kaj gvidanto de rondeto„Montetaro“ en
Pelhřimov. Pro ĉi tiu motivo la redakcio de jena retejo petis Max Kašparů,
ĉu li povus doni kelkajn informojn pri la novaĵo.
Ni disponigas al vi elekton de
niaj referencaj artikoloj kun ordigitaj abundaj retligiloj al
multmediaj dosieroj pri la koncernaj temoj. Ni esperas, ke vi trovos inter ili
dokumentojn por vi novajn, interesajn kaj utilajn por via propra kleriĝado aŭ
por aktiveco en viaj kursoj aŭ kluboj. Ne mankas ankaŭ kelkaj novaĵoj.
Kadre de la Lingva rubriko ni decidis i.a. komenci reaperigi jam
forgesitajn interesajn artikolojn el la malnovaj numeroj de la ĈEA-gazeto Starto. Jen
15-parta bonege prilaborita serio de la sperta Esperanto-instruisto Josef Cink
el la numeroj aperintaj en la jaroj 2000–2003.
Inter la 13-a kaj la 16-a de oktobro 2016 okazis en Pelhřimov
la 16-a Kongreso de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio, sub aŭspicioj de la hetmano de la regiono Vysočina d-ro
Jiří Běhounek kaj de la urbestro de Pelhřimov inĝ. František Kučera kaj
kun subteno de la regiono, de la urboj Pelhřimov kaj Pacov kaj de la firmao
CIRET. En la aranĝo kunvenis pli ol 60 partoprenantoj el la tuta lando kaj
gastoj el Slovakio kaj Aŭstrio. El ĝia programo ni alportas al vi ne nur la
ĉefan agadbilancon kaj fotoalbumon, sed
ankaŭ plurajn videojn kaj kantregistraĵojn. Kompleta raporto
aperos en decembro en la gazeto Starto 2016/4. 
En decembro 2010 ni aperigis en tiu ĉi rubriko referencan
artikolon Nova
retligilaro pri d-ro Zamenhof, kiu vekis sufiĉe grandan
internacian reeĥon kaj ĝis nun vizitis ĝin pli ol 9 600 personoj. Omaĝe al
la naskiĝtago de d-ro Zamenhof ni prezentas al vi nove kompilitan liston, kiu
inkluzivas elekton el la trovitaj novaĵoj aperigitaj en Interreto plejparte en
la jaroj 2011–2014. Se vi scias pri plia kvalita kaj utila dosiero, ne hezitu
informi nin pri la koncerna ligilo pere la de komentaria formularo. Disvastigo
de tiu ĉi artikolo tra Esperantujo estas dezirinda kaj bonvena!