La Kopenhaga UKo spektebla en Youtube!

Precipe por tiuj, kiuj ne povis mem partopreni la ĉi-jaran Universalan Kongreson, ni peras plurajn mallongajn videofilmojn el ĝia programo.

Kongresaj scenoj Pli ol 5minuta ĝenerala videoriporto

Fragmentoj el interesaj kongresaj prelegoj

Parolado de Probal Dasgupta kadre de la Solena inaŭguro

Prelego pri la projekto Lingvolanĉilo – Springboard to Languages

Esperanto estas facila – ni instruu ĝin tia! Prelego de Renato Corsetti dum Tago de la lernejo

Internacia Arta Vespero Resumo de la programeroj

La gronlanda koruso Aavaat dum la Nacia vespero

El kantateliero de Kajto

Reverie – Tradezerta komercisto Kanto de la itala etno-progresiva grupo

El la koncerto de JoMo Rabeno Elimeleĥ k.a.

El la koncerto de La Perdita Generacio

Internacia koruso kantas japanan kanton Uewo muite aruko

Emanuelo Rovere kantas „Ŝi min amas“ (de Beatles)


Aparta arta ago estas prezento de pli ol unuhora unika teatraĵo „DEK TAGOJ DE KAPITANO POSTNIKOV“, verkita laŭ la la romano de Mikaelo Bronŝtejn „Reveno de heroo“. Ĝi traktas pri tre kontraŭdira kaj longe tabua karisma rusa esperantisto Aleksandro Postnikov, multe merita pri E-movado, dufoje kondamnita pro spionado (kaj kontraŭ Rusa imperio, kaj kontraŭ Sovetunio), kaj sekve ankaŭ mortpafita – ĉu juste aŭ maljuste? (Pliajn informojn vidu en Vikipedio ĈI-TIE – inkl. ligilojn al recenzoj).

La bazon de la enhavo konsistigas dek tagoj, dum kiuj pluraj esperantistoj navigis en aŭgusto de 1910 de Bremeno ĝis Vaŝingtono al la 6a UKo. Tie kunveturis kaj Aleksandr Postnikov, kaj Ludoviko Zamenhof …

fotaĵo el la teatraĵo

La teatraĵon vi povas spekti ĉi-tie – ĝi dividitas je 5 partoj:

1-a parto

2-a parto

3-a parto

4-a parto

5-a parto


Koran dankon al la alŝutintoj!

Se vi scias pri aliaj interesaj videoregistraĵoj, bv. sciigi ilin en la komentarioj!

kompilis padv


  • publikita 16. 8. 2011
  • 1643 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024