Helpu helpi kaj faru reklamon por Esperanto!

Vi ŝajne scias, ke klubo E-mentalo Prago ligas Esperanton kaj klerigadon kun amuziĝo, recesio, vojaĝado kaj (ne nur gastronomia) kreemo. Sed ĉu vi sciis, ke la membroj de tiu ĉi organizo de jaro 2014 subtenas menshandikapulojn?


E-mentalo subtenas karitatan kampanjon “Akce cihla”, kiu ekzistas jam dek ok jarojn! Ĝi helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcen­trojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.

Tial E-mentalo ĉiam organizas aranĝon, dum kiu oni aĉetos brikojn kaj kreos vorton “Esperanto” – aŭ eble pli da vortoj, laŭ malavareco de partoprenantoj – kaj enmetos la vorton en la muron.

Partoprenantoj de la aranĝo en la jaro 2014

Unu briko kostas 150, – kronojn / 6 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la konto 35–8928170257/0100 – al pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas esti sekreta donacanto). Por pagi el eksterlando, uzu konton de ilia peranto A. Münchow, iban: DE36 2011 002­2 3015 3560 74 bic: PBNKDEFF. Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)sez­nam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

Kaj kiam okazos la aranĝo?

La 28-an de junio 2017 je la 18.30

Kunvenloko: Prago, Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys

Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon!

Dum la unua aranĝo en jaro 2014 estis kolektitaj 21 brikoj. Dum la dua en la jaro 2015 eĉ pli: 33 brikoj. En jaro 2016 estis la sukceso eĉ pli granda – oni sukcesis kolekti monon por 42 brikoj! Dank’ al tio povis esti meze de Prago de malproksime videblaj Esperantaj skribaĵoj dum multaj tagoj. Ĉu estos ĉi jare pli? Ni vidos :-) Dankon por via subteno! -mir-


  • publikita 24. 6. 2017
  • 811 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024