TED, tamen ne teda

TED (Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo, Fasonado) estas usona fondaĵo kreita en 1984 por disvastigo – per prelegoj senpage spekteblaj – de ideoj interesaj kaj utilaj por la tuta mondo. Vastega estas la temaro : scienco, arto kaj fasonado, politiko, edukado, kulturo, aferoj, tutmondaj demandoj, teknologio, disvolviĝo kaj amuzo. Kial ni informas pri ĝi ĉi-loke?

Pliaj detaloj estas legeblaj ĉe

Lu Wunsch-Rolshoven, de Esperantoland atentigis, ke jam dudeko el la ĉirkaŭ 800 prelegoj havas subtekstojn en Esperanto. Bonvena estos kunlaboro de interesatoj por kreado de subtekstoj por ceteraj prelegoj.

Adreso por E-lingvaj filmo-prelegoj: klaku ĉi-tie:

https://www.ted.com/talks?…

laux [Henri Masson]


fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu


  • publikita 12. 8. 2011
  • 1074 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020