Nova interreta projekto de E@I - Bonan Apetiton

Per tiu ĉi novaĵo ni volus al vi, vizitantoj de tiu ĉi retejo, prezenti novan interretan projekton de internacia organizo E@I – Bonan Apetiton.


Tiu ĉi projekto estis lanĉita je la 21-a de marto 2014. Kompare kun la edukaj projekto de E@I, ekzemple senpaga interreta kurso de la slovaka lingvosenpaga interreta kurso de la germana lingvo, estas tiu ĉi projekto nuntempe nur en esperanto.

Kvankam nuntempe estas en tiu ĉi retejo nur 11 receptoj kaj pliaj funkcioj ankoraŭ pretigas, jam nun oni povas elekti receptojn ekzemple laŭ tiuj ĉi kategorioj: desertoj kaj dolĉaĵoj, manĝetoj aŭ veganaj manĝaĵoj…

Eblas ankaŭ elekti manĝaĵoj laŭ landoj, do se vi interesiĝas pri tipaj manĝaĵoj de certaj landoj, estas tiu ĉi paĝaro ideala…nuntempe estas plej multe da receptoj el Rusio.

Ĉe ĉiu recepto ne mankas ankaŭ informoj pri malfacileco kaj tempo bezonata por preparado kaj kuirado.

Por legado de receptoj ne estas bezonata krei uzant-konton, sed se vi volos aldoni vian propran recepton aŭ nur komenti iun recepton, estas bezonata simpla registriĝo. -mir-

http://apetito.ikso.net/


  • publikita 23. 3. 2014
  • 1059 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020