Litera Turo 2011

Samideanino Jindřiška Drahotova el Ĉeĥio gajnis unuan premion de Litera Turo 2011 en la branĉo originala prozo.

Litera Turo estas nova beletra konkurso organizata per la franca klubo „Esperanto Vannes“, kiu okazigis pasintjare por la unua fojo. Pli da informoj ĉi tie.

Jen la nomoj de la gajnintoj de Litera Turo 2011:

  • Originala prozo

    1-a premio: Jindřiška Drahotava (Pri arboj), Ĉeĥio (ŝian verkon vidu malsupre)

    2-a premio: Erika Lohée (La enamigxa anaso), Francio

  • Originala poezio

    1-a premio: Elisabeth Le dru (Pordoj), Francio

    2-a premio: Gabriel Quéré (La Sorto), Francio

  • Traduko

    1-a premio: Jean-Pierre Ducloyer, Francio

    2-a premio: Nicole Else, Aŭstralio

Nome de la ĵurio, gratulojn al la gajnintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj, kiuj havos novan ŝancon venontan jaron okaze de Litera Turo 2012.

Ĝis la venonta jaro,
Matjo
Zorganto de la beletra konkurso Litera Turo 2011


Soubory
pdf Pri arboj.pdf (20.81 kB)

  • publikita 26. 1. 2011
  • 1088 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Pavla Dvořáková

#1 Pavla Dvořáková

Elkoran gratulon al Jindřiška!

před 9 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020