Kion vi scias pri estiĝo de Esperanto?

La 26-an de julio oni tutmonde solenas la 125-jaran datrevenon de la estiĝo de Esperanto. Pere de nia kvizo provu mem kontroli, kion kaj kiom vi scias pri la infanaĝo kaj junaĝo de d-ro Zamenhof kaj pri kreo de lia internacia helplingvo!

  1. Kiu estis la origina hebrea/jida nomo de Lazaro?
  2. Kiel nomiĝis liaj gepatroj? Kaj kiom ili aĝis, kial Lazaro naskiĝis?
  3. Kiom da gefratoj li havis? Kian aĝan pozicion li havis inter ili?
  4. Kiujn lingvojn li parolis?
  5. Kiuj estis la kvar ĉefaj naciecoj vivintaj tiam en Bjalistoko kaj kiu estis la plej multnombra?
  6. Kiam la juna Lazaro komencis okupiĝi pri kreo de internacia lingvo?
  7. En kiu jaro pretis la unua versio de lia „Lingwe Universala“?
  8. Kiam kaj kial li alprenis la nomon Ludoviko?
  9. En kiu urbo li origine studis medicinon? Kaj kial ĝuste medicinon?
  10. Kial verŝajne lia patro forbruligis lian lingvoprojekton?
  11. Kiam kaj kie li konatiĝis kun sia estonta edzino?
  12. Kiel ŝi nomiĝis kaj de kie ŝi devenis? Kio estis ŝia patro?
  13. Kiam kaj kie precize (en kiu eldonejo) aperis lia unua lernolibro?
  14. Kiel ĝi nomiĝis kaj en kiu lingvo ĝi estis verkita?
  15. Kiel nomiĝis la lingvo kaj kiel subskribis sin la aŭtoro?
  16. Kiu financis eldonon de la libro?
  17. Ĉu Zamenhof nomis sin aŭtoro de Esperanto?
  18. Kiel nomiĝis lia plua verko, aperinta en 1888?

En almetita dosiero vi povas elŝuti kaj printi la demandojn kaj en plua dosiero ankaŭ la ĝustajn respondojn. Kiom da poentoj vi sukcesis gajni sen konsultado de libroj aŭ Vikipedio :-)?

Provu ev. utiligi la kvizon en via klubo/rondeto, dum viaj solenaĵoj!

Pavla Dvořáková


Soubory
doc KVIZO - printeblaj demandoj.doc (27 kB)
doc KVIZO kun respondoj.doc (40.5 kB)

  • publikita 25. 7. 2012
  • 1120 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bona ideo

#1 Bona ideo

Legu la libron en ĉeĥa lingvo Člověk proti babylonu, vi estos pli informita.

před 7 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020