Bona Espero ree viglas post la fajro

La granda fajro, okazinta en la ĉirkaŭaĵo de Bona Espero en Brazilo, kelkloke atingis ĝis nur dekmetra distanco de la konstruaĵoj, sed estis sukcese haltigita. 77-jara brazila esperantisto, kiu helpis kontraŭbatali la incendion, estis ĉirkaŭita de la flamoj kaj vundita, sed ne grave. Jam pasis pli ol du semajnoj de la okazaĵo, alvenis multaj mesaĝoj de solidareco, kaj ankaŭ la unua pluvo.

Nun bonvenus financa helpo por aĉeti novajn, betonajn barilfostojn anstataŭ la forbrulintaj lignaj, kaj fortaj manoj por helpi restarigi la multkilometran pikdratan barilon ĉirkaŭ la granda tereno.

Pli da informoj kaj interesan intervjuon kun Ursula Grattapaglia vi povas legi ĉi-tie.

pd


  • publikita 7. 10. 2010
  • 1498 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020