Interesaj filmoj: Pasporta servo kaj aliaj mallongaj filmoj

Per tiu ĉi artikolo ni ŝatus vin, legantojn kaj vizitantojn de nia retejo, informi pri mallonga filmo „Pasporta servo“ de Oleg Zabolotnyi de Ukrainio, sed ne nur pri ĝi.

Tiu ĉi filmo konkrere gajnis en konkurso organizita de Germana Esperanto-Asocio okaze de 125 jaroj de naskiĝo de esperanto.

Ĉefa kondiĉo por partopreno en la konkurso estis tio, ke la filmo devis estis mallonga filmo kun maksimuma daŭro 5 minutoj. Krei filmon eblis per profesia kamerao, sed ankaŭ per simpla poŝtelefono, sed la filmoj povis esti ankaŭ animaciigitaj.

Sekva kondiĉo estis speciala temo de filmoj: kreintoj de filmoj devis montri, kion por ili esperanto signifas aŭ kiel eblas interesigi homojn por esperanto.

Kiel ni jam diris, konkurson gajnis filmo Pasporta servo de Oleg Zabolotnyi, en kiu ĝia kreinto parolas pri tio, kiel per Pasporta servo, kiu ebligas vojaĝadon per esperanto tra la tuta mondo, konatiĝis lia patro, origine de Germanio kun unu afabla fraŭlino el Odeso kaj esperanto por ili iĝis komuna lingvo (kaj por Oleg poste patrina). Por tiu ĉi filmo ricevis ĝia kreinto financan premion – 1000 €.

Enkonduka sceno de filmo Pasporta servo

Poste estis disdonita premio 1000 € inter du partoprenantoj, kiuj kreis filmon kun la plej bona ideo.

Temis pri filmo Ideeevolution cd Daniel Voss el Germanio, kiu traktas problemojn kun tio, ke ili devas krei filmon laŭ kondiĉoj de konkursoj. Aŭtoro de filmo pripensas en sia germana filmo pri tio, kion li certe ne volas montri en kadro de esperanta kulturo.

Dua aprezita filmo estas animaciigita filmo de slovaka esperantistino Eva Fitzelová Ĉu vi imagas, kiu kreis la filmeton en kunlaboro kun Johannes Mueller el Germanio. Al tiu ĉi filmo jam ekzistas subtekstoj en kelkaj lingvoj, inkluzive ankaŭ en la ĉeĥa lingvo.

De filmeto „Ĉu vi imagas“

Sed ne nur tiuj ĉi tri filmoj plaĉis al ĵurio, tial ni ŝatus nun prezenti tri pliajn interesajn filmetojn, kiuj ja ne gajnis premion, sed ili povus plaĉi al vi.

Rusa filmeto Mi amas vin, Esperanto de Olga Ŝilajeva rakontas pri amrilato de juna rusa esperantistino kun esperanto, pri tio, ke esperanto estas por ŝi sekreto de ŝia… Vi demandas, kio estas por ŝi sekreto? Tiun ĉi demandon ni ne respondos al vi, necesas la filmeton mem spekti :)

Fino de la filmo „Mi amas vin, Esperanto“

Se vi emas ekscii pli pri la aŭtoro de esperanto, do Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj lia vivo en Varsovio, certe spektu filmon Zamenhof en Varsovio – Roman Dobrzynski, en kiu estas ĉefa heroo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de Zamenhof.

En filmeto „Zamenhof en Varsovio – Roman Dobrzynski“ estas interalia ebla vidi ankaŭ buson en direkto stacio „Esperanto“ en Varsovio

Sed ni restus ankoraŭ momenton en Varsovio: en ĉefroloj de filmo La fina venk' estas du junaj polaj esperantistinoj (Małgorzata Baczyńska kaj Marta Wierzbowska) kaj la filmo okazas rekte en Varsovio, kie en historia centro de urbo Małgorzata eksidos sur sama benko, kie jam sidas Marta kaj kvazaŭ erare forgeas libron sur benko. Marta kompreneble estas surprizita per tio, kion tiu ĉi libro signifas kaj iras ekscii pli…kiel ĉio finos, tion vi jam eksciu mem. La tuta filmo estas akompanata de kanto „La fina venk'“ de Eric Languill.

Aliajn filmojn, iuj pli kreivaj, iuj pli amuzaj kaj kantemaj, vi povas trovi sur paĝo http://www.youtube.com/…Filmkonkurso. Bonan amuzon deziras al vi Miropiro

Další filmy, některé více kreativní, některé spíše pojaté jako veselá písnička můžete najít na stránce http://www.youtube.com/…Filmkonkurso. Příjemnou zábavu přeje Miroslav Hruška


  • publikita 11. 3. 2013
  • 1739 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024