Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

… En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio.

Estis detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de Vinilkosmo. Bonŝance neniu persono estis vundita, sed laŭ unuaj informoj, la tuta neeldonita sonmaterialo de Vinilkosmo plej verŝajne estis detruita. ......

La tuta artikolo estas legebla en Libera Folio ĈI-TIE.


fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

Nome de ĈEA ni esprimas nian bedaŭron kaj kunsenton, deziras sukcesan traktadon kun la asekurejo kaj baldaŭan „resaniĝon“.

Ni povas almenaŭ klopodi diskonigi meritajn aktivecojn de Vinilkosmo kaj grandigi nombron de iliaj favorantoj kaj aĉetantoj de iliaj eldonaĵoj.

Muzikajn ekzemplerojn de kelkaj el la eldonitaj kompaktdiskoj vi povas aŭskulti ĈI-TIE klakinte al la bruna laŭtparolilo.

Pavla Dvořáková (padv)


  • publikita 19. 9. 2011
  • 1281 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

KuboF

#1 KuboF

Laŭ Flo, la kunordiganto de Vinilkosmo, estas tre malprobalbe ke asekurkompanioj kovros ĉiuj perdojn, parto de la materialo eĉ ne estis speciale asekurita kaj mona valoro de la materialo estis grandega (interesiĝantoj pri muziko scias kiom kostas mikstablo, amplifikilo, ktp...). Mi nur ŝatus aldoni ke fragmentojn de multaj albumoj oni povas aŭskulti ankaŭ en www.vinilkosmo-mp3.com

před 12 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024