Vikirevuo MOZAIKO n-ro 4 aperis

La kristnaska numero estas parte vestita en solenan kristnaskan mantelon – sed ni ne restos sendube nur ĉe tiu temo …

Landoj de la mondo

Nepalo aŭ „Mondtegmento“  – fascina multkolora lando, kie i.a. eblas facile trovi esperantistojn

Lingva varieco

Tok-Pisino / Rimarkinda kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Guineo

Paĝoj el la historio

Kristnasko / Vánoce – Kial ĝuste en decembro? Kiel naskiĝis Santa Claus kaj Avo Frosto? Kiam kaj de kie venis al ni kutimo ornami arbeton? Kaj kiel pri estiĝo de tradicio de betlehemoj/kri­petoj?

Kulturo kaj arto

Gregoria ĉanto kaj ĝia kuraca forto alparolanta nin ekde frua mezepoko ĝis nia tempo 

Elstaruloj kaj famaj kaj forgesitaj

Sankta Nikolao / Svatý Mikuláš – Kiel estiĝis legendo pri lia malavareco?

Sociaj kaj spiritaj instruoj kaj iliaj reprezentantoj

Jesuo Kristo laŭ vidpunkto enciklopedieca – kiu li estas por kredantoj de nekristanaj religioj?? 

Panoramo de scienco kaj tekniko

Stelo nerefuteble apartenas al mistera etoso de la kristnaska tempo – kiel vidas ĝin fizikistoj kaj astronomoj?

Aboco de la komputila mondo

Komputeko - vivanta pruvo pri moderneco kaj terminologia prilaboriteco de Esperanto 

Libera tempo kaj vivstilo

  • al kiu sendube apartenas ankaŭ gastronomio …

Kristnaska vespermanĝo Kiuj bongustaĵoj ofertatas dum ĝi en diversaj landoj de la mondo?

Esperanto-movado

Zamenhof Ĉu vi scipovas klarigi etimologion de lia nomo kaj konas liajn familianojn?


Bonvenon en Ĉeĥio!

Elstaruloj kaj iliaj verkoj

Jan Jakub Ryba (1765–1815) ĉeĥa komponisto, pedagogo kaj poeto, aŭtoro de la fama Ĉeĥa Kristnaska Meso „Ho Majstro“ (kun sonspecimenoj) 

Invitilo al ekskurso

Tábor Konata husana urbo, en kies loka geografio nemaloftas famaj bibliaj nomoj kaj en kiu vi enuos eĉ ne vintre


Sonregistraĵoj

Pingveno

Rekomendataj retpaĝoj

Boris Kolker –Enigmoj de L.L.Zamenhof
Foje surprizaj faktoj pri lia vivo

Edmond Privat  – Vivo de Zamenhof / Daŭre atentokapta kaj leginda biografio (elŝutebla elektronika libro + recenzo

Esperanto en Youtube

Kristnasko – Naskiĝo Mallonga ludata filmo pri naskiĝo de Jesuo kun Esperanto-subtekstoj

Vizitu en nia retpaĝaro

Pri Ĉeĥio



MOZAIKO – vikimagazino n-ro 4  – aperis la 2-an de decembro 2010.

Redaktas Pavla Dvořáková.

Viaj reagoj kaj proponoj por enhavo de la sekvaj numeroj bonvenas!

Kontakto: komputado (heliko) esperanto.cz

ARKIVO:

Mozaiko n-ro 1 troviĝas ĉi-tie

Mozaiko n-ro 2 troviĝas ĉi-tie

Mozaiko n-ro 3 troviĝas ĉi-tie


  • publikita 2. 12. 2010
  • 1360 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020