Subtenu projekton "Deutsch.info"

Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus vin informi pri ebleco subteni projekton „Deutsch.info“, kiun kreis vigla organizo E@I (Esperanto ĉe Interreto aŭ Edukado ĉe Interreto).

Retejo Deutsch.info estas instruretejo pri la germana lingvo kun plurlingva, ankaŭ esperanta, interfaco.

Ĝia uzado estas plene senpaga. La kursoj estas destinitaj ĉefe por memlernantoj, sed taŭgas ankaŭ kiel subtena materialo por ĉeestaj lingvokursoj. La retejo enhavas kursojn de niveloj A1, A2 kaj B1.

Kaj en jaro 2015 tiu ĉi retejo gajnis en konkurso pri la plej bona eduka retejo, kiu okazas sur germana retejo websitedesjah­res.de.

Kiel do subteni la projekton kaj do ankaŭ organizon E@I?

Sufiĉas, ke vi vizitu jenan paĝon.

Kio gravas? Unue tuj post la informo pri kvanto de restantaj tagoj kaj la frazo „Wählen Sie bitte die Anzahl der Sternchen, die Sie an deutsch.info für die Navigation, den Inhalt und das Design vergeben möchten“ vi trovos jenan „enketon“.

Unua paŝo

Kompreneble voĉdonu por ĉiu parto per kvin steloj :)

Poste venas demando, ĉu vi rekomendus la paĝon:

Paŝo dua

Kompreneble elektu la plej altan numeron, do 10!

Sekva parto ne estas deviga, do vi povas ignori la demandon:

„Haben Sie irgendwelche Vorschläge für die deutsch.info Website? (optional)“

Fina paŝo estas skribi vian nomon kaj retadreson, al kiu venos konfirma retmesaĝo, per kiu vi konfirmos vian voĉdonon:

Tria paŝo

Gravas, ke tute ne necesas klaki butonon ĉe frazo „Ich möchte meine Meinung zu anderen Umfragen abgeben und dafür bezahlt werden“.

Sufiĉas vere nur uzi butonon Stimmagbabe.

Post sukcesa voĉdono aperos jena mesaĝo:

Kvara paŝo

Se via voĉdono estis sukcesa, vi baldaŭ ricevos mesaĝon, kies temo estos „Bitte aktivieren Sie Ihre Stimmen“.

Parto de la mesaĝo

En la mesaĝo klaku sur butonon „Aktivieren Sie Ihre Stimmen“.

Sekvas jam nur informo pri via sukcesa voĉdono!

Fina paŝo

Kaj tio estas ĉio!

E@I petas vin ĉiujn, kiuj volas helpi al la organizo gajni ĉi-jare denove la premion (pasintjare la paĝo kun granda voĉamaso gajnis)! Kaj vi povas fieri, ke esperantistoj kreas tiom mojosajn paĝarojn eĉ por aliaj lingvoj, ne nur por esperanto! -mir-


  • publikita 31. 10. 2016
  • 688 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024