Muzikgrupo NOPROBLEM koncertis dum la 2-a IEL en Bartošovice

Talenta moravia muzikgrupo NOPROBLEM el Kostelec na Hané, specialiĝanta precipe pri ĉeĥlingva interpretado de nigrulaj spiritualoj kaj folkkantoj el britaj insuloj, sukcese koncertis – parte esperantlingve – dum la 2-a Internacia Esperanto-Lernejo, okazinta en la kastelo Bartošovice (Ĉeĥio) inter la 16-a kaj 20-a de oktobro 2013. Ni alportas al vi videojn el la koncerto kaj el la interesa aranĝo mem.

JEN:

Video pri la plej gravaj momentoj kaj etoso de la aranĝo

Brazila vespero

La ĉeforganizanto estis Paŭlo Kaščák, redaktoro de Verda Stacio el Ostrava, al kies elsendado ni ĉi-okaze elkore invitas vin.


La koncerto de la grupo NOPROBLEM inkluzivis ankaŭ tri konatajn kantojn en Esperanto-traduko (ĝis nun laŭ nia scio ne prezentitajn aŭ registritajn):

  1. Timian' (origine konata skota popolkanto „Wild Mountain Thyme“ aŭ Will Ye Go Lassie Go (ĉeĥlingve Divokej horskej tymiánMůžem jít, milá, jít)
  2. Verda Kamparo (origine Green Fields, en ĉeĥa traduko konata kiel Zelený pláně)
  3. Spiritualo Pluvŝprucoj (en la ĉeĥa traduko Žízeň)
  • v překladu Sylvaina Barriera (Francie)

Ĉeĥa muzikgrupo NOPROBLEM koncertis en Bartošovice

Aliaj, tre bele intepretitaj kantoj (plejparte nigrulaj spiritualoj) en la ĉeĥa lingvo, troveblas en en la kanalo 11pably.

La grupo dume ne estas esperantista, sed montris intereson pri la lingvo kaj la sukceso dum la aranĝo espereble motivigos ilin daŭrigi kaj ev. ellerni Esperanton. Se vi ŝatis la muzikon, bv. lasi viajn komentojn ĉi-paĝe kaj plusendi la ligilon al tiu ĉi artikolo al viaj geamikoj en diversaj landoj! Viaj reagoj povos helpi dispeli eblajn dubojn pri reala ekzisto de internacia aŭskultantaro en Esperanto.

Sur tiu ĉi-video vi povas vidi, ke post la koncerto Stano Marček donacis al la grupestro lernolibron „Esperanto per rekta metodo“, do bazaj kondiĉoj por eventuala eklerno jam ekzistas :-).

En la grupo NOPROBLEM ni certe ekhavus bonkvalitan riĉigon de nia esperantlingva muzika scenejo.

Kontakta koresponda adreso estas: verdastacio(ĉe)gma­il.com

padv


  • publikita 19. 11. 2013
  • 999 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020