Ĉiuj verkoj de Zamenhof estas legeblaj en la reto

Lige al la 100-a mortodatreveno de Zamenhof, la viena Esperanto-Muzeo celis ĉi-jare prezenti ĉiujn verkojn de Ludoviko Zamenhof, aperintaj ĝis 1930, kiuj troviĝas en ilia kolekto.

125 libroj jam estas libere kaj senpage legeblaj en la retejo de la muzeo IEMW (Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj). Kelkaj ankoraŭ sekvos dum la venontaj semajnoj.

Verkoj (1887–1930) de Ludoviko Zamenhof estas legeblaj ĉi-tie kaj arkivaĵoj ĉi-tie.

Tamen, ne nur verkojn de Zamenhof jam estas diĝitaj en la retejo de la muzeo IEMW. Vi povas ankaŭ legi malnovajn periodaĵojn, diversajn librojn kaj ne laste dokumentojn, kiuj rilatas al unuaj Universalaj kongresoj de la jaro 1905 (Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer) ĝis la jaro 1939 (Universala Kongreso en Bern). -red-


  • publikita 6. 2. 2017
  • 673 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020