Novaj registraĵoj de la spirita muziko

Lige kun la solenaĵo omaĝe al 90jariĝo de la honora membro de ĈEA pastro Josef Xaver Kobza, kiu okazis 26.2. en České Budějovice, estis kadre de la kultura programo realigitaj novaj registraĵoj de la spirita klasika muziko, kiujn ni nun ofertas al niaj legantoj.

Temas pri du antikvaj ĉeĥaj ĥoraloj

Disinjoro, nin indulgu (Hospodine pomiluj ny)

Sankta Venceslao (Svatý Václave)

kaj pri la fama komponaĵo de W.A. Mozart – Ave verum corpus

La kantojn prezentas operkantisto Miroslav Smyčka kun pianoakompananto d-ro Ladislav Tříska.

Kaze de via intereso eblas elŝuti la registraĵojn en vian komputilon.

Ni ĝojas diskonigi plu la registraĵojn, esperante ke pro la arta kvalito ĝuos vin ankaŭ tiuj el vi, kiuj ne konsideras sin laŭ kredo kristanoj.

Koncerne neformalan parton de la programo, ni ankaŭ informas pri verŝajne unua registrado de la konata sudbohemia popolkanto Nia voj' al Tábor (Od Tábora až k nám).

pd


  • publikita 1. 3. 2011
  • 1488 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024