Interreta radio Kern.punkto festas tri jarojn

Antaŭ kelkaj tagoj pasis tri jaroj de la fondiĝo de interreta projekto de esperanta radio Kern.punkto. Kion ofertas tiu ĉi radio al siaj aŭskultantoj kaj en kio estas alia? Tion vi ekscios en sekva teksto.

Redakta teamo konsistas el du ĉefaj personoj, konkrete Eva Fitzelová, kiu diplomiĝis en Slovaka teknika universitato en Bratislavo. Dua persono estas Johannes Mueller, kiu estas germana materialinĝeniero. Krom tio li estas ankaŭ autoro de esperantaj kantoj. Ilia ĉefmoto estas frazo „Pri kio ni parolos hodiaŭ“.

Vi eble demandas – ĉu tiu radio ofertas ion ĉiun tagon al aŭskultantoj? Bedaŭrinde ne, kontribuoj aperas kutime dufoje aŭ trifoje dum monato. Tio estas grava diferenco kompare kun Esperanta retradio, kiun ni prezentis al vi en artikolo jam en jaro 2014. Tiu ofertas ĉiun tagon iun interesan sonregistraĵon. Aldone eblas ankaŭ legi la tekston de la sonregistraĵo. Regulaj legantoj de la ĈEA-Retkomunikoj (pli da informoj pri ĝi en esperanta aktualaĵo) ankaŭ scias, ke siajn kontribuojn sendas ankaŭ Jaroslava Malá el Ĉeĥio. Ekzemple en numero 2017/05 ni informis vin pri kvar novaj kontribuoj.

Registraĵoj de la radio Kern.punkto ja estas kompare kun la Esperanta retradio de Anton Oberndorfer el Aŭstrio pli longaj, kutime daŭras pli ol unu horo kaj aldone ili estas dividitaj en sekciojn por pli granda komforto de aŭskultantoj. Kiel ekzemplo ni menciu duan parton de diskuto pri Breksiĝo – la elsendo eĉ havis gaston – Brian Moon. En la elsendo pri lingvolernado estis gasto konata slovaka poliglotino, tradukistino kaj lingva mentorino Lýdia Machová.

Ekzemplo de la sonregistraĵo – ĉi tie pri lingvolernado kun sekcioj

Ĝenerale la redakta teamo de la radio Kern.punkto kovras en nia podkasto diversajn temojn, ekzemple interreta komuniko, interreta sekureco, interretaj debatoj, vojaĝado, scienco ktp. De tiuj temoj ni proponas al vi aŭskulti ekzemple:

  • Jugoslavio – Dum KAEST 2016 la redakta teamo parolis kun Zlatko Tišljar, kiu plenkreskis kiel plenkreskulo dum multaj jaroj loĝis en Jugoslavio kaj post ties malapero en Slovenio kaj Kroatio. Multon oni trovas en la interreto pri la teruraj balkanaj militoj de la 1990aj jaroj, sed malpli pri la antaŭa multetna lando Jugoslavio. Kiel ĝi funkciis, kia estis la vivo en ĝi? Ĉu Eŭropa unio povas ion lerni de la historio de Jugoslavio?

  • Metroaj mapoj – en la registraĵo vi lernos pri la historio de la mapoj, kiu ĉefe sekvis la evoluon de la metroa mapo de Londono. Kiu inventis ĝin, kiel ĝi evoluis, kiaj variaĵoj ekzistas, kiel ĝi kompariĝas kun la mapoj de aliaj urboj. Speciala fokuso estas al tiu de Londono.

  • Komunaj transportsistemoj – ĉu eblas vivi sen aŭtomobiloj? Kiel funkcias aŭtoluado, komunaj aŭtoj kaj lubicikloj kaj ĝenerale kiel funkcias komunaj transportsistemoj?

Ĉiujn registraĵojn vi trovos en arkivo. Bela bonuso estas ebleco elŝuti la podkastojn, do vi povas poste aŭskulti la elsendon ankaŭ en loko sen interreto. Oferto de tiu ĉi radio estas do riĉa kaj nun eblas nur diri: Ĉion bonan al vi, Kern.punkto! Ni deziras al vi agrablan aŭskultadon!

-mir-


  • publikita 15. 12. 2017
  • 380 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020