ĈEA-Retkomunikoj revenas en nova formato!

La 20-an de marto 2017 estis post pli ol unu-jara paŭzo dissendita denove informilo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ĈEA-Retkomunikoj. Kompare kun la antaŭe uzita modelo de dissendado ni ja revenas kun pluraj novaĵoj. Kiuj konkrete? Legu plu…


1. Kun bildoj rekte en la mesaĝo

Nova eldono de ĈEA-Retkomunikoj estas nove simile kiel multaj retmesaĝaj informiloj kolora kaj kun bildoj. Nove ni do ne sendas puran tekston kun ligilo al grafika versio, sed rekte la mesaĝo jam enhavas kolorajn subtitolojn kaj bildojn.

2. Pli konciza

Kompare kun la grafika versio de la numero de aŭtuno 2015 kun ok paĝoj enhavas nova ĈEA-REtkomunikoj malpli da informoj. Tiel ĝia enhavo povas esti sur nur unu paĝo A4! Ĉu vi ne kredas? Vidu mem la novan numeron!

3. Pli ofta

Ni volas pli ofte eldoni ĈEA-Retkomunikojn. Kiel videblas de nia arkivo, informilo ĈEA-Retkomunikoj estis en pasintaj jaroj eldonitaj eĉ okfoje jare. En jaro 2014 ĝi ja estis eldonita nur trifoje. Ni volas ĝin eldoni pli ofte, pli malpli unfoje dum la monato. Ni volas doni al vi per tio spacon por anoncoj pri viaj aranĝoj kaj viaj kontribuoj. Do se vi volos alparoli ricevantojn kun konciza novaĵo (ni diru, ke vi vojaĝos eksterlanden kaj vi serĉas iun kunvojaĝanton), sufiĉas sendi retmesaĝon al redakta teamo retkomunikoj@esperanto.cz. ĈEA-Retkomunikoj estas por vi. La arkivo kompreneble daŭre restas kaj ni aldonados ankaŭ novajn numerojn.

4. Nova metodo de dissendado

Eble vi jam rimarkis, komence de la informilo estis persona alparolo. Ĝi estas pro tio, ke nove ni dissendas la informilon per servo MailChimp, kiu ebligas dissendi tiujn mesaĝojn kun personaj salutoj. Ankaŭ tio estas paŝo por ke la informilo estu pli atraktiva.

5. Daŭre ĉefe en Esperanto

Informilo ĈEA-Retkomunikoj estos daŭre dissendita en Esperanto, ĉar ĝi ankaŭ estas sendita eksterlanden.

Se vi volas regule ricevi senpage tiun ĉi informilon (aŭ vi volas ricevi la unuan numeron en nova stilo), simple skribu al la ĉefredaktoro Miroslav Hruška

retkomunikoj@esperanto.cz

Kompreneble vi povas ankaŭ malaboni de la ricevado. -red-


  • publikita 22. 3. 2017
  • 375 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020