Esperanta Vikipedio festis sian dekjariĝon dum Vikimanio

Unika projekto de esperantlingva versio de la senpaga multlingva interrreta enciklopedio Vikipedio, al kiu kontribuas miloj da volontuloj el la tuta mondo kaj ofertanta nuntempe pli ol 155 000 diversfakajn artikolojn, la 6-an de novembro festis sian dekjariĝon. La oficiala solenaĵo okazis en Svitavy, kie inter la 26-a kaj la 30-a de oktobro ĝiaj favorantoj kaj kontribuantoj kunvenis.

La aranĝon ĉeforganizis Ĉeĥa Esperanto-Asocio, (precipe ĝia nova prezidanto Vladimír Dvořák kaj estrararino Pavla Dvořáková) kunlabore kun E@I (reprezentita de Marek Blahuš, Yves Nevelsteen kaj Katarína Nosková), la loka Esperanto-klubo kaj la loka gimnazio.

Partoprenis ĝin 33 interesitoj en 9 landoj (Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Germanio, Belgio, Nederlando, Francio, Hungario + usonaj ŝtatanoj loĝantaj nuntempe alilande)- vidu rubrikon en la vikimania retejo  – kio estis malpli ol estis unuavide planate, tamen kvalito sendube pli gravis ol kvantito :-)! La programon ĉeestis ankaŭ lokaj esperantistoj kaj loka publiko por trejnkurso; por la tuttaga solena programo okazinta la 28-an de oktobro (dum la ĉeĥa ŝtata festo) alvojaĝis pluaj pli ol 30 esperantistoj-nevikipediistoj el la vasta regiono. Sume temis pri ĉ. 80 personoj.

urbestro David Šimek kaj ĈEA-vicprezidantino Libuše Dvořáková bonvenigas Chuck Smith kaj ceterajn partoprenantojn

La aranĝo ĝuis financan subtenon de la urbo Svitavy kaj de la Regiono Pardubice kaj neatendite grandan atenton de amaskomunikiloj. Estis realigitaj entute 4 televid- kaj 5 radioelsendoj kaj multaj artikoloj antaŭ kaj post la aranĝo (vidu liston pri amaskomunikilaj raportoj en Vikipedio en rubriko „Eksteraj ligiloj“.

Simpatie estis, ke la vikimaniuloj estis solene akceptitaj ĉe la urbestro David Šimek, kiu krome persone venis por la prelega matineo kaj eĉ interesite eltenis aŭskulti du prelegojn en Esperanto de Chuck Smith kaj Miroslav Malovec, kvankam li mem Esperanton ne scipovas.

Dum la aranĝo okazis praktika diversgrada vikipedia trejnado, do ankaŭ por absolutaj komencantoj (en Esperanto kaj en la ĉeĥa lingvo, ankaŭ por la loka publiko), estis verkitaj kaj plibonigitaj preskaŭ 30 vikipediaj artikoloj pri la urbo kaj la regiono (ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en denaskaj lingvoj de eksterlandanoj) – vidu ankoraŭ nekompletan kompilatan liston de vikimaniaj rezultoj.

El okazintaj PRELEGOJ (prezentoj) ni povas ĉi-momente alirebligi al vi legi tri el inter ili (klakinte al iliaj titoloj):

Chuck Smith (fondinto de Esperanta Vikipedio): Historio de Vikipedio

Miroslav Malovec (fondinto de ĉeĥa VIkipedio): Mia aktivado ĉe Vikipedio

Marek Blahuš: Libereco de panoramo kaj Vikimedia Komunejo

Tekstoj de pluaj prelegoj estas pretigataj.

Solena matineo al vikipedia dekjariĝo okazis en digna medio de belega kultura salonego de la Domo de Ottendorfer (en kies teretaĝo troviĝas i.a. ankaŭ Esperanto-Muzeo, kaj kiu ekde oktobro 2011 estas samtempe oficiala sidejo de ĈEA). El la muzika programo, al kiu kontribuis Miroslav Smyčka per kantado kaj Pavla Dvořáková per pianludado, estis ĝis nun enretigita Sonatino en a minoro de klasikisma komponisto Jiří Antonín Benda. Pluaj komponaĵoj estos baldaŭ publikigitaj.

Komuna vintosto kaj refreŝiĝo omaĝe al naskiĝtago de Esperanta Vikipedio okazis tagmeze, post fino de la matineo, en Esperanto-Muzeo.

FOTOGALERIO el la aranĝo estas ankoraŭ kolektata kaj prilaborata, fotaĵoj disponeblas en Vikimedia Komunejo kaj en Muzea paĝo ĉe Ipernity

Ĉiukaze la aranĝo donis al vikipediemuloj novajn informojn kaj multan instigon por ilia plua laboro, certe nemalgravis ligo kaj firmigo de personaj kontaktoj. Pri pliaj atingaĵoj kaj verkoj ni ankoraŭ informas vin ĉi-rete. Sekvontjare la vikipedia renkontiĝo okazos plej supozeble en novembro kadre de KAEST en Slovakio.

Refojan sinceran dankon al ĉiuj kunorganizintoj, partoprenintoj kaj subtenintoj, kiuj ĉiuj kontribuis al la sukcesa trapaso de tiu ĉi historie unika evento!

Al Esperanta (kaj ankaŭ ĉiulingva) Vikipedio ni deziru pluan ampleksiĝon, profundiĝon kaj multajn novajn oferemajn kaj kompetentajn kontribuantojn kaj scivolajn kaj kontentajn legantojn!

Pavla Dvořáková


  • publikita 14. 11. 2011
  • 2255 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024