Forpasis s-ano Zdeněk Polák

La 1-an de decembro 2010 forpasis en Lanškroun ĉeĥa esperantisto Ing. Zdeněk Polák (1934).

Li studis en gimnazio (1953), en trafika lernejo (1959) kaj telestudis en altlernejo (1968), laboris kiel edukisto de koreaj infanoj, poste kiel trajn-ekspedisto, faka instruisto de trafik-lernejo en Česká Třebová, kiel tradukisto.

Esperanton li komencis instrui jam kiel gimnaziano en 1950 en Lanškroun, plurfoje li instruis dum someraj kursoj en Esperanto-tendaro en SET Lančov. Kiel membro de IFEF li tradukadis artikolojn el Esperanto kaj en Esperanton en fervojistaj gazetoj, gvidis rapidan kurson por fervojistoj kaj aktivis en la terminara komisiono. En nove fondita ĈEA (1969) li laboris kiel vickomitatano.

fonto: Vikipedio

mm, pd


  • publikita 7. 12. 2010
  • 1138 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020