Titolpaĝo de nia retejo en nova vesto!

Se vi vizitas nian retpaĝaron regule, supozeble vi jam ekrimarkis ŝanĝon en aspekto de nia enkonduka paĝo.

Per fotaĵoj ni klopodis la aspekton agrabligi kaj samtempe faciligi kaj rapidigi transiron al la plej ofte serĉataj pluaj Esperanto-retpaĝaroj. Tion vi povas fari per klako rekte al la koncerna bildeto aŭ al la verda surskribo sube.

Ĉiujn aliajn ligilojn aŭ kontaktojn, kiuj tie ne troviĝas, vi trovos kiel ĝis nun en la koncernaj rubrikoj supre.

Ni ĝojos pro via reago, ĉu tiu ĉi formo akcepteblas por vi aŭ ne, event. kio en la enhavo, sturkturo aŭ grafiko de nia retejo estas por vi konvena kaj kio ne, aŭ kion vi malhavas en ĝi.

Siajn instigojn kaj ideojn vi povas skribi al la adreso komputado@esperanto.cz aŭ suben al komentarioj.

Alvenontajn reagojn ni sekve volonte publikigos kaj laŭ niaj ebloj ni klopodos serĉi la solvojn.

Pavla Dvořáková, redaktorino (padv)


  • publikita 15. 6. 2011
  • 830 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020