Lipnice nad Sázavou - nova nekutima ZEO-komunumo

La ĉeĥa komunumo Lipnice nad Sázavou, situanta en Bohemia-moravia montetaro, fariĝis okazloko de nekutima grava kultura evento …

Sabate la 27-an de aprilo 2013, kun granda atento de la publiko okazis apud ĝi (ĉe vojkruciĝo al la vilaĝo Dolní Město) solena senvualigo de la unika trimetra 18tuna granita monumento „Kapo XXII“, skulptita omaĝe al aŭtoroj de la kontraŭmilitaj romanoj „Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk“ (de Jaroslav Hašek), kiu en Lipnice vivis kaj mortis, kaj „Kapo XXII“ (de Joseph Heller). Ambaŭ famajn verkojn kunigas satira kondamno de sensenco kaj absurdeco de la militoj. La aspekto de la kapo mem estis farita laŭ la vizaĝo de la nuntempe ankoraŭ vivanta nepo de Jaroslav Hašek – s-ro Richard Hašek, kiu en la vilaĝo posedas kaj prizorgas restoracion „U české koruny“ ((Ĉe la ĉeĥa krono), kiun lia avo ofte vizitadis kaj verkis en ĝi ankaŭ parton de Ŝvejk. Menciindas, ke s-ro Hašek jam estas en kontaktoj kun esperantistoj, i.a. vizitinte la pragan Esperantistan Klubon, kun ĝojo li ricevis la „Bravan soldaton Ŝvejk“ en esperanta traduko …

Estas unike, ke la monumento tute ne estas esperantista iniciato, tamen ĝi enhavas ĉizitan citaĵon el Ŝvejk en 10 lingvoj, inkluzive Esperanton. Estas fakto, ke kontraŭe al la aliaj lingvoj, esperantlingvan ĉizadon finance kovris mem esperantistoj(nome ĈEA-membroj M.Turková kaj V.Kaprál), ĉiukaze per sia koncepto la monumento estas estas sendube unika inter ĉiuj ZEOj enmonde. En Ĉeĥio la tuta projekto havis sufiĉe da atento de amaskomunikiloj kaj Esperanto tiuflanke ne estis ekskludita. Tiutage krome okazis en Lipnice (kaj antaŭe en Prago)prestiĝa internacia haŝekologia konferenco, do la okazaĵo mem multe pli transiris la regionan gravecon!

Por utiligi la eventon por laŭebla diskonigo de Esperanto, okazis tiutage en la komunumo esperanta renkontiĝo, kadre de kiu esperantistoj estis akceptitaj en la komunuma domo kaj rekte sur la ĉefplaco estis plantita Esperanta kaŝtano kun dulingva memortabulo (dank al iniciatato kaj sponsorado de Max Kašparů) – ĉio ĉi kun afabla bonvolemo kaj aktiva partopreno de la komunumestro inĝ. Leoš Bláha (surfote maldekstre), kiu ankaŭ ricevis memopremieton en formo de informbroŝuroj kaj libroj pri Esperanto. La arbon helpis planti ankaŭ menciita nepo de J. Hašek – s-ro Richard Hašek.

La partoprenantoj ankaŭ instalis esperantlingvan version de Ŝvejk (donacitan de la eldonejo KAVA-PECH, kiu eldonis ĝin en 2004) en la loka Muzeo de Jaroslav Hašek, do ekde nun ĉiuj vizitantoj de la muzeo povos vidi ĝin.

Pliajn detalojn pri la tuta evento kaj ligilojn al fotogalerio kaj aldonaj informoj vi povas legi en http://www.ipernity.com/…81031/502339.

Traveturante Ĉeĥion sendube ne forgesu viziti tiun ĉi ĉarman vilaĝon kun novaj ZEOj kaj kun bela publike alirebla mezepoka burgo! Krome – konciza esperantlingva ĉiĉerona teksto pri la Memormuzeo de Jaroslav Hašek estas ĉi-momente pretigata:-)

Pavla Dvořáková


  • publikita 20. 6. 2013
  • 899 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020