EU post la eliro de Britio - ĉu ŝanco por Esperanto?

Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.

La plej evidenta ŝanĝo estas ke la graveco de la anglalingvaj denaskuloj kadre de EU, laŭ kvanta vidpunkto, draste malaltiĝas. Fakte, post la eliro de Britio, la angla estas la denaska lingvo nur de malgranda frakcio de la EU-civitanoj – esence nur irlandanoj kaj maltanoj parolas ĝin denaske, kaj ili kune estas ĉirkaŭ 5 milionoj. Notindas, ke entute EU havos ĉirkaŭ 500 milionojn da loĝantoj, en 27 ŝtatoj. Do, nur pli-malpli 1% de la EU-civitanaro estos denaskaj anglalingvanoj.

Laŭ formala vidpunkto, ene de EU ekzistas specifa leĝo pri la lingva reĝimo: ĉiu membroŝtato povas elekti unu kaj nur unu oficialan lingvon inter la siaj por ke tiu iĝu laborlingvo de EU. Laŭ strikta interpreto de ĉi tiu leĝo, pro la eliro de Britio la angla devas ĉesi esti oficiala, ĉar siatempe Irlando elektis la gaelan kaj Malto la maltan. Tamen, mi ne pensas, ke vere tio okazos: plej probable la eliro de Britio ne portos rektajn konsekvencojn al la oficialeco de la angla lingvo, ĉar la angla estas tro uzata ene de la EU-institucioj, specife en la Eŭropa Centra Banko.

Estas aparte interese kio okazos al la kimra, kies EU-statuso estas kunoficiala, kune kun la kataluna, ambaŭ gravaj minoritataj lingvoj de Eŭropo. Fakte, la eliro de Britio implicas la eliron de Kimrujo, kaj tio malfermas novan problemon. Por solvi ĉi tiun problemon kaj multajn aliajn – ĉefe ne rekte rilatajn al lingvoj – Britio kaj EU havas du jarojn por trovi interkonsentojn kaj kompromisojn inter si. Miaimprese, Britio nun volas preni tempon por ŝanĝi la situacion nur malmulte, dum EU-estroj volas rapide efektivigi la eliron por eviti, ke aliaj membroŝtatoj organizu similajn referendumojn, kiuj riskus kolapsigi la tutan EU-projekton.

Esperantistoj kaptu la okazon de la eliro de Britio ne por ataki la anglan sed por proponi alian perspektivon por la estonteco de EU. Persone, plaĉas al mi la vidpunkto de la Nobel-premiito por ekonomiko Amartya Sen – etne bengalo, ŝtate baratano, kaj kun Brita pasporto – kiu nuntempe instruas en Harvardo. La ekonomikisto okaze de la eliro de Britio asertis, ke post la tempesto de la eliro de Britio EU devos ŝanĝi siajn prioritatojn. EU-estroj devus rekonsideri la idealojn de la Manifesto de Ventoteno publikigita en 1941: la sulkon de EU ni fosu ne nur per bankoj kaj ekonomio, sed ankaŭ kaj ĉefe per paco kaj kuniro al komuna politiko kaj socio.

Tiel, Esperanto povas ludi centran rolon. Persone mi varme esperas, ke EU forlasos la politikon de strikta buĝeta disciplino por relanĉi la ekonomion kaj tiel haltigi la „gentajn ŝovinismojn“, laŭ la vortigo de Zamenhof, kiuj nuntempe reaperas en multaj partoj de Eŭropo. Dum en la percepto de la ordinaraj homoj la koncepto EU egalas al „eŭro, Trojko, banko, ekonomia krizo, migrantoj“, ni ne povas esperi, ke EU-civitanoj enamiĝos al EU. EU bezonas konkretajn agojn por plibonigi la vivkvaliton de siaj civitanoj kaj belaspektan miton por kunkonstrui tuteŭropan identecon.

Transprenita laŭ retejo „El Popola Ĉinio“ – aŭtoro Federico Gobbo: http://www.espero.com.cn/…38881096.htm


  • publikita 18. 7. 2016
  • 722 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024