Nova ludo ĉe Edukado.net

Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus prezenti al vi novan ludon en retejo Edukado.net, per kiu vi povas facile ĉiun tagon testi vian konojn pri esperanto. Kaj en kazo, ke vi estos sukcesaj, vi povas eĉ gajni unu el interesaj premioj.

La 13-an de aprilo estis aldonita en retejo Edukado.net novaĵo – ludo RISKO.

Ĉiun tagon vi do povas, se vi estas registritaj uzantoj de tiu ĉi retejo, elekti en menuo sekcion „Ludoj“. Poste vi vidos paĝon, ke necesas klaki sur bildon de verdaj kubetoj „RISKO“. Ligilo al populara ludo „Samopiniuloj“, kiu estas trovebla sur adreso http://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org/, ankoraŭ ne funkcias, sed en estonteco oni povos ludi tiun ĉi ludon ankaŭ en retejo Edukado.net.

Enkonduka paĝo de sekcio Ludoj

Poste vi vidos paĝon, sur kiu vi tuj vidos, kiom da ludantoj hodiaŭ jam ludis kaj sub tio ankaŭ kvar ligilon (Ludreguloj, Agordoj, Miaj rezultoj, Ĉies rezultoj)

Enkonduka paĝo de ludo RISKO

Ni rekomendas al vi unue viziti „Agordojn“ kaj elekti, ke vi volas ĉiun tagon ricevadi informojn pri rezultoj kaj pri demandoj, kiujn vi ne scipovis respondi.

Poste vi jam nur klaku sur „Ekludu“ kaj vi vidos tiun ĉi oferton.

Bonvolu elekti temon de unua demando

Temon de unua demando vi povas mem elekti (Movado, Kulturo kaj Lingvo).

Respondi al unua demando eblas dum 30 sekundoj, se vi respondos ĝuste (ĉiam oni elektas unu el tri respondoj, do simple sufiĉas klaki sur respondon, kiun vi opinias ĝustan), vi gajnas unu poenton, se vi respondos malĝuste, poenton vi ne gajnos.

Poste vi povas provi respondi ankaŭ duan demandon. En kazo, ke vi estos sukcesaj almenaŭ ĉe unu el du demandoj, vi povas respondi ankaŭ trian demandon, sed atenton: se vi respondos ĝuste la trian demandon, vi gajnos duoblon de poentoj (do se vi respondis dufoje ĝuste, vi povas gajni entute kvar poentojn), sed se vi respondos malĝuste, vi perdas poentojn kaj vi devas tion reprovi duan tagon denove :)

Por la plej sukcesa ludanto dum ĉiu monato kaj ankaŭ dum tuta jaro estas ankaŭ premioj (ekzemple lernolibro de Esperanto por progresantoj, jara abono de gazeto Kontakto aŭ 107 krucenigmoj en esperanto).

Se al vi ekplaĉis tiu ĉi ludo, sed vi ankoraŭ ne estas registritaj ĉe Edukado.net, registru tuj :) Sur tiu ĉi paĝo vi krom nova ludo RISKO povas trovi ankaŭ multajn interesajn instru-materialojn, sekve senpagan kurson (per kiu vi povas esti poste pli sukcesa en la RISKO :)). -mir-


  • publikita 12. 5. 2013
  • 1131 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Kelkfoje estas por mi problemo respondi dum limigita tempo 30 s, precipe kiam la demando kaj proponitaj respondoj enhavas pli da teksto. Sed se oni tuj scias la respondon sen cerbumi, la tempo estas sufiĉa.

před 6 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2018