Filmĵurnaloj de VERDA STACIO

Esperanta reta radio- kaj televidstacio VERDA STACIO el Ostrava venas kun la nova jaro kun projekto de FILMĴURNALOJ, informantaj pri la okazintaj interesaj Esperanto-aranĝoj. Jen la unuaj du el ili:

La FILMĴURNALO n-ro 1 informas pri la retejo www.adresaro.org kaj pri la aranĝo GRUPE en Gliwice (Pollando), situanta proksime al la landlimo kun Ĉeĥio.


La FILMĴURNALO n-ro 2 informas pri la Afrika Esperanto-Kongreso kaj pri la bunta programo de la 35-a POLUDNICA, okazinta komence de la nova jaro 2014 en Slovakio


GRAVA INFORMO:

Se vi volas informi ankaŭ pri viaj aranĝoj kaj aliaj aktivecoj, bv. sendi kelkajn mallongajn filmregistraĵojn (pere de uschovna.cz aŭ de aliaj serviloj por transsendo de ampleksaj dosieroj) al la redaktoro Paŭlo Kaščák al

verdastacio@gmail.com

padv


  • publikita 23. 1. 2014
  • 1083 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020