Klubo E-mental’ Prago lanĉas festojn de Zamenhofa jaro!

Praga klubo E-mental’ preparis por tiu ĉi jaro interesan serion de aranĝoj.


Ĉar jaro 2017 estis proklamita kiel Jaro de Zamenhof, E-mental’ organizos serion de aranĝoj nomitaj “Tosto por Zamĉjo”, kiu okazos dum tuta jaro en diversaj lokoj de Ĉeĥio. Oni vizitos ĉiam iun lokon ligita kun Zamenhof, do ZEOjn.

Zamenhof/Esperanto-objektoj, ofte mallongige ZEO, estas diversaj objektoj (stratoj, placoj, parkoj ktp.) nomataj honore de L. L. Zamenhof aŭ Esperanto.

La unua renkontiĝo okazis la 21-an de januaro en Hradec Králové. Ĝin ne partoprenis multe da partoprenantoj, tamen jam nun vi estas kore invitataj por sekva renkontiĝo, kiu okazos la 28-an de januaro en Pilzeno (Plzeň).

La serio de renkontiĝoj okazos tutjare kaj ne estas malmulte da lokoj por viziti! Por havi informojn, kie kaj kiam okazos venontaj “Tostoj”, sekvu nian paĝaron, konkrete sekcion Aranĝoj.

-mir-

De la renkontiĝo en Hradec Králové


  • publikita 24. 1. 2017
  • 398 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020