Filmoj de la konkurso de UEA "Mia Asocio, Mia Urbo"

Vojaĝi virtuale tra 16 landoj de la tuta mondo pere de Esperanto ebligas al vi rezultoj de la internacia filma konkurso de UEA kaj de CRI, publikigita en 2019. Inter la konkursaĵoj aperis ankaŭ du filmetoj pri Ĉeĥio kaj du pri Slovakio. Ni kore invitas vin al spektado de ĉiuj konkursaĵoj laŭ via elekto!

Svitavy

filmis Daria Slonova (volontulino de E@I)

RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris la 4-an lokon e la konkurso


Ĉeĥio (precipe IEL Bartošovice kaj Kopřivnice)

filmis Pavol Kaščák,scenario Peter Baláž

RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris honoran mencion


Partizánske, sidejo de SKEF kaj de E@I

filmis Daria Slonova, volontulino de E@I

RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris honoran mencion


Liptov

filmis Peter Rybín

RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris honoran mencion


Krakovo

filmis Adam Wilkus (kiu atentigis nin pri la retligiloj)


Krome atendas vin

23 pliaj interesaj filmetoj el 13 landoj,

nome (laŭalfabete) Brazilo, Burundio, Ĉinio, Francio, Italio, Kanado, Kolombio, Meksikio, Paragvajo, Svislando, Kolombio, Usono kaj Uzbekio.

Ili estas estas akompanataj ankaŭ per subtekstoj por pli bona sekvado kaj kompreno de la parolo.

Ĉiujn menciitajn filmojn vi povas spekti en

Youtube-kanalo UEAviva kaj en uea.org/aktua­le/kinejo

Kreintoj de 10 plej bonaj filmetoj, elektitaj de la juĝkomisiono de ĈRI kaj UEA, estos premiitaj per partopreno en la 105-a Universala Kongreso en Montrealo.

La rezultoj kaj nomoj de la venkintoj ankoraŭ ne estis publikigitaj.

AKTUALIGO 5.3.2020

La rezultoj de la konkurso aperis en „Gazetaraj Komunikoj de UEA“: 28.2.2020.

Jen nomoj de la tri venkintaj filmoj:

1-a loko: Minga Guazú de Alexandra Mendieta (Paragvajo);

2-a loko: Atlanto, Georgio de Alekso Miller (Usono);

3-a loko: Taŝkento de Gafur Mirzo (Uzbekio).


Ni deziras al vi agrablan spektadon.

Bv. diskonigi la ligilon al viaj geamikoj!


Informfontoj:

Mia asocio, mia urbo: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo Revuoesperanto­.org

Gazetaraj komunikoj de UEA 28.2.2020

Jutuba kanalo UEAviva kun ĉiuj konkursintaj filmoj (kaj alitemaj videoj)

Pavla Dvořáková (-padv-)


  • publikita 10. 2. 2020
  • 388 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Estas interese per ĉi tiuj filmetoj vojaĝi tra la mondo!

před měsícem

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020