Legolibretoj por senpaga elŝuto

Entute jam sep volumoj de vere legindaj LEGOLIBRETOJ, redaktataj kaj eldonataj de Jindřiška Drahotová, disponeblas por elŝuto kaj libera uzo!

La libretoj, 50 ĝis ĉ. 100paĝaj, eldonitaj inter 2003 kaj 2012, entenas varian gamon da kontribuaĵoj por perfektigado de progresintoj. Ili taŭgas kaj por memstudado, kaj por uzo en la lingvokursoj aŭ dum klubaj programoj aŭ diversaj aranĝoj.

En ĉiu kolekto estas varia gamo da diverstemaj kaj diversstilaj kontribuaĵoj, ĉu origine verkitaj de diversaj aŭtoroj el pluraj landoj, ĉu tradukitaj (plejparte el la ĉeĥa lingvo).

Troveblas en ili mallongaj rakontoj, memuaroj, intervjuoj, poemoj, koncizaj popularsciencaj artikoloj, eseoj kaj pripensoj, proverboj kaj sentencoj, fabloj, fabeloj, legendoj, anekdotoj – simple io por ĉies plaĉo. Malgraŭ sia diverseco ĉiuj tekstoj enhavas etoson homecan kaj afablan kaj entenas kutime iun internan saĝaĵon, utiligeblan por nia ĉiutaga vivo kaj inspiras kaj subtenas nin tiel en nia persona kresko.

Ni rekomendas diskonigi la verkojn kaj precipe uzi ilin por instruo kaj amuziĝo via aŭ de viaj lernantoj, samklubanoj aŭ partoprenantoj de viaj renkontiĝoj.

POR ELŜUTO DE LA LEGOLIBRETOJ KLAKU ĈI-TIE!

(vidu la maldekstran kolumnon)


En la sama retejo elŝuteblas i.a. ankaŭ utilaj LINGVAJ ANGULETOJ, kolekto de artikoloj de Jan Werner, kiuj aperadis en la gazeto Informilo (presorgano de AEH)



Pli novaj numeroj de Legolibretoj (n-roj 8 ĝis 12 – ekde 2013 ĝis 2016) kaj nova serio Legaĵoj (I-III) aĉeteblas paperforme VERE FAVORPREZE ĉe Jindřiška Drahotová:

Por membroj de ĈEA, AEH kaj ĈEJ 50,– CZK, por ĉiuj ceteraj 100,– CZK (ĉ. 4 Eŭroj).

Sendokostoj laŭ la tarifoj de la Ĉeĥa poŝto (depende de la lando kaj la pezo de la mendo). Detalojn kaj bankokonton por pago bv. peti ĉe

KONTAKTO: drahotova (ĉe) esperanto.cz

Retejo de la Esperanto-Rondeto en Mladá Boleslav
kun riĉa enhavo, kiun ŝi redaktas

Informoj pri Esperanto-libroj, tradukitaj de ŝi al la ĉeĥa lingvo, aperos en iu el niaj estontaj artikoloj.

Tiu ĉi aktualaĵo aperas la 25-an de novembro 2017
okaze de la naskiĝtago de Jindřiška Drahotová.

ĈION BONAN KAJ MULTAJN FORTOJN
KAJ INSPIRON POR PLUAJ AKTIVECOJ

deziras nome de la ĈEA-membroj
la redaktejo de Esperanto.cz


Pavla Dvořáková


  • publikita 25. 11. 2017
  • 1614 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Petro Chrdle

#1 Petro Chrdle

Koran dankon al vi, Pavla, kaj duoblan gratulon al Jindřiška: unue por ŝia diligenteco kaj daŭra insistemo ĉe traduka, redakta kaj eldona agadoj, sed ankaŭ due, okaze de ŝia hodiaŭa naskiĝdatreveno: mi deziras al vi, Jindřiška, precipe firman sanon, ĉion nur pozitivan kaj ankoraŭ multajn jarojn por povi daŭrigi vian valoran poresperantan kaj peresperantan agadon.

před 6 lety
Jindřiška

#2 Jindřiška

Mi dankas, tre dankas pro viaj kortuŝaj deziroj al mi kaj vera kaj bona laboro de Pavla.

před 6 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024