Amikumu: nova poŝtelefona aplikaĵo

Per frazo „Trovu kaj kontaktu esperantistojn apud vi – ĉiam, ĉie“ eblas priskribi novan poŝtelefonan aplikaĵon, kiun kreis konata usona esperantisto Chuck Smith. Do, Amikumu estas apo, kiu helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn kaj parolantojn de aliaj lingvoj. Nuntempe la apo subtenas nur la esperantistaron. Pli da lingvoj tamen venos baldaŭ! Kaj kiel ĉio funkcias? Legu plu…


Amikumu estas poŝtelefona aplikaĵo, kiu helpas esperantistojn trovi kaj kontakti aliajn esperantistojn en ties ĉirkaŭaĵoj. Ĝi montras al la uzanto la cent plej proksimajn esperantistojn. Unue, oni bezonas havi saĝtelefonon. Oni tiam devas viziti la “Appstore” aŭ “Google Play” kaj serĉi “Amikumu”. Kiam vi elŝutas ĝin, simple sekvu la malmultajn sciigojn por starigi konton.

Oni povas elŝuti la apon ankaŭ per la oficiala retejo https://www.amikumu.com/eo/. Oni simple devas klaki sur iOS aŭ Androido (depende de la speco de onia poŝtelefono).

Kiel ĝi funkcias?

Estas du manieroj trovi aliajn esperantistojn per Amikumu:

  1. listo: vidi ĉiujn proksime ordigitajn laŭ distanco
  2. mapo: vidi kie aliaj laste publike deklaris sian lokon (tiu ĉi funkcio venos poste)

Ambaŭ el tiuj funkcioj ebligas al vi mesaĝi al proksimuloj por ekkonatiĝi kaj renkontiĝi.

Kial oni povas vidi nur esperantistojn per Amikumu?

La teamo volas certigi, ke ĉio funkcias ĝuste en la apo, do ili poluras Amikumu per la helpo de Esperanto-parolantoj antaŭ ol ili subtenos pli da lingvoj.

Kion diri plu? Se vi posedas saĝtelefonon kun Android (mimimume versio 4.0.3) kaj iOS 9.1 (iPhone 4S, iPad 2+), certe provu instali tiun ĉi novan poŝtelefonan aplikaĵon! Eble tuj vi ne trovos iun novan personon, kiun vi antaŭe ne konis, tamen en momento de iu vojaĝo vi havos ŝancon certe trovi novajn kontaktojn. Mi provis tion persone antaŭ nelonge en Varsovio, kie mi kontaktiĝis kun unu lokulino per tiu ĉi apo. Kvankam ni ne renkontiĝis, eblas diri: jes, ĝi funkcias kaj povas helpi al vi renkontiĝi novajn nekonatajn esperantistojn!

Tamen necesas aldoni unu gravan kondiĉon: por aktive uzi la programon necesas ankaŭ interreto, do se vi vojaĝos eksterlanden, vi devos aŭ uzi publikan reton de urbo / restoracio / informcentro aŭ havi antaŭpagitan interreton de via operatoro (eventuale ankaŭ aĉeti lokan simkarton kun interreto). -mir-

Kreita laŭ: https://amikumu.com/eo/, http://sezonoj.ru/…4/amikumu-4/

Rekta adreso por elŝuti apon el „Google Play“: https://play.google.com/…apps/details?…

Rekta adreso por elŝuti apon el „Appstore“ https://itunes.apple.com/…id1214046710?…

Elŝutu ankaŭ prezentaĵon pri Amikumu de Chuck Smith de pasintjara KAEST en Slovakio!


  • publikita 31. 5. 2017
  • 516 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020