Václav Havel – Se la homaro ne rekonsciiĝos, nian civilizon atendas katastrofo

Se la homaro ne ŝanĝos sian aliron al tio, kio ĉirkaŭas ĝin, kaj ne estos pli humila, ĝi ĵetos sin en katastrofon, estas konvinkita la ĉeĥa eksprezidento Václav Havel. La homaro laŭ li povas rekonsciiĝi nur tiam „se ĝi alfrontos sian miopecon, malsaĝan konvinkiĝon pri sia ĉioscio kaj pompa fiero“. Tion li proklamis dum la solena inaŭguro de la 14-a internacia konferenco Forum 2000 en Prago, en salonego sur la insulo Žofín, kie koincide okazis i.a. la 13-a Universala Esperanto-Kongreso en 1921.

Havel esperas, ke la mondaj elitoj komprenos, kion gravan komunikas la nuna ekonomia kaj financa krizo: „Fakte nenion specialan, kion percemtema homo ne scius jam delonge. Ĝi estas averto kontraŭ troa memfido kaj fiero de la moderna civilizo. La homa konduto ne estas tute antaŭvidebla, kiel pensas multaj kreantoj de ekonomiaj teorioj kaj konceptoj pri menso. Kaj des pli agado de firmaoj aŭ institucioj aŭ tutaj komunumoj.“

Pro evoluo de la cilizo, konstruado de gigantaj aglomeracioj, anonimeco, uniformismo kaj malbonefika influado je naturo Havel estas forte maltrankviligita.

Laŭ Havel estiĝas la nova speco de ekzista fenomeno „senborda konsumisma kolektiveco naskas la novan specon de soleco“. La ĉeĥa eksprezidento opinias, ke la nuna globalisma kaj la unua ateisma civilizo perdis rilaton al senfino kaj eterneco. “Tial ĝi ĉiam preferas mallongdaŭran profiton al la longdaŭra. Gravas por ĝi, ĉu ia investo revenos ĝis dek aŭ dek kvin jaroj, malpli gravas, kiel ĝi influos vivon de niaj posteluloj post cent jaroj,“ li rimarkigis. Li aldonis, ke dum jarcentoj la homaro en kulturokreaj civilizoj kaj loĝigoj havis naturan ordon bazitan sur komune partumata sentado. „Miro kaj konscio de nememkomprenebleco estas, laŭ mia opinio, la unusola ebla vojo el la danĝera mondo de la civiliza fiero,“ li konstatis.

La debata evento Forum 2000 estiĝis i.a. pro iniciato de Havel ankoraŭ en la tempo, kiam li estis prezidento. La konferenco havas ĉiujare alian temon. La ĉeftemo de la ĉi-jaraj diskutoj estas „La mondo, en kiu ni volas vivi“. Pri problemaro de la nuntempa mondo diskutos partoprenantoj de la konferenco en Prago 11. kaj 12. 10. 

Václav Havel ankoraŭ kiel ĉeĥa prezidento estis i.a. la alta protektano de la 81-a Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj tiuokaze li ankaŭ permesis traduki kaj eldoni Esperanto-tradukon de unu el lia dramoj Aŭdienco. Krom dramoj li estas aŭtoro de pluraj profunde pensigaj kaj plu aktualaj libroj kaj eseoj, kiuj daŭre atendas sian tradukanton ankaŭ en Esperanton.

Jen defio por ni esperantistoj – ĉu alfronte al de pluraj flankoj minacanta globala katastrofo daŭre Esperanto restos por plejparto de ni afero de nura hobio uzata precipe por privata vojaĝado kaj amuziĝo (aŭ en pli bona kazo por ĝenerala kleriĝado), aŭ ĉu ni krome pli intense utiligos ankaŭ ĝian grandan potencialon en partumado de saĝo, rezonado pri aktualaj tutmondaj temoj kaj eventualaj konkretaj aktivecoj tiucelaj? En multnacia kaj multkultura Esperanto-medio tio estus sendube multe pli instiga, valora kaj utila ol nur en niaj propraj patrinlingvaj nestetoj. Aŭ ĉu tio kontraŭas la ofte proklamatan principon de neŭtraleco de Esperanto? Kion pensas pri tio vi mem?

pd

Fonto: http://www.novinky.cz/…astrofa.html


  • publikita 11. 10. 2010
  • 1256 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017