Ekfunkciis la reta versio de P.I.V.!

Jen vere grava kaj ĝojiga novaĵo por vi ĉiuj, karaj legantoj kaj vizitantoj! La postulema projekto de E@I pri enkomputiligo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas antaŭ sia fino kaj en la prova beta-versio estas jam senpage testebla!

La aktualaĵon alportis la 3-an de aprilo la retejo Edukado.net.

Vi povas serĉi en la vortaro SENPAGE, sed necesas estis senpage registrita ĉe Edukado.net aŭ Lernu.net.

Se vi klakas al http://vortaro.net/ aperas al vi la suba bildo.

Se vi estas registrita, klaku al „ensaluti“, se ne ankoraŭ, bv. klaki al „registriĝi“ kaj sekve ensaluti.

Poste vi jam povas gaje (aŭ ia-ajn-alihumore) ekserĉadi – skribi en la serĉtrabon deziratan vorton/esprimon kaj esploradi ĉiujn forajn, kaŝitajn kaj misterajn angulojn de la lingvo Esperanto!

Ni esperas, ke vi abunde utiligos la vortaron por via plua lingvoperfektiĝado!

Sendube la servo bonvenos ankaŭ por tiuj, kiuj posedas hejme paperforman version, ĉar ne nur ke la serĉado pli rapidas, sed la trovitajn tekstojn vi povas kopii en vian komputilon kaj plu utiligi por pretigo de diversaj lingvoinstruaj materialoj ktp.!

Ĉar temas ankoraŭ pri testa versio, uzantoj estas petataj skribi al la realigantoj iliajn spertojn kaj rimarkojn (en la serĉformularo klaku sube dekstre al „Kontaktu nin“).

Pli detalajn informojn kaj interesaĵojn pri la projekto vi povas legi en intervjuo kun Jevgenij Gaus en Libera folio.

Pavla Dvořáková


  • publikita 5. 4. 2012
  • 1056 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Por ke miaj studentoj iomete konatiĝu kun PIV, mi havas por ili taskon serĉi en ĝi vortojn elefanto kaj fermiko kaj poste prezenti, kion ili trovis. Nun mi instruas E-on en FF de MU, sed PIV estas en biblioteko de PdF, kie mi instruis antaŭe. Studentoj de unu grupo plenumis la taskon kaj de la alia ne. Do, mi donos al ili eblecon serĉi elektronike, sed mi informos ĉiujn studentojn.

před 8 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020