Antonín Dvořák en Esperanto

La 8-an de septembro pasis 170 jaroj depost naskiĝo de la fama ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák.


Jen legeblas

Artikolo pri lia vivo kaj verkaro en Esperanta Vikipedio kun fotaĵoj

El liaj verkoj rilate al Esperanto plej elstaras lia fabela opero „Najado“ – ĉeĥlingve „Rusalka“ (havinta sian premieron en 1901), la unusola opero en la historio, komplete esperante prezentita kiel tuto de la profesia artensemblo (ĉi-kaze artistoj de la Nacia teatro en Prago). Tio okazis en 1950 kadre de la radioelsendo de la konata VERDA STACIO. En 1996 Ĉeĥa radio eldonis la registraĵon en formo de kasedoj kaj kompaktdiskoj.

kovrilo de la kaseda eldono de la opero el 1996

Vi povas aŭskulti ĉi-okaze sekvajn specimenojn:

Ario de Najado „Luno en alto de firmament'“ en prezento de Marie Tauberová

Ario de Princo „Stranga vizio, dolĉa bel'“ en prezento de Beno Blachut

Akvo de Nikso „Veo, veo, ho filin' de akvofeo“ en prezento de Karel Kalaš

Voĉo de nacia artisto Karel Höger kiel operrakontanto

(pri Karel Höger vi povas legi ĉi-tie)

_____________­________________________­__________________

Krome estas por vi alirebligitaj:

Largo el Novmonda simfonio kun Esperanto-teksto de Jiří Kořínek (kantas Miroslav Smyčka, pianoakompano Ladislav Tříska)

Humoresko prezentita dum la konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy en 2009, dum la solena koncerto omaĝe al kvardekjariĝo de ĈEA (violonludas Jan Duda, pianludas Blanka Poukarová)

Ni deziras al vi agrablan artan ĝuon kaj ĝojos pro plua diskonigo de tiu ĉi artikolo al viaj muzikamaj geamikoj!

Pavla Dvořáková


  • publikita 10. 9. 2011
  • 1397 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024