Retradio MUZAIKO

Nova esperanta retradio MUZAIKO prezentiĝas!

Ĉu vi ŝatas aŭskulti Esperanto-muzikon? Ĉu vi emus aŭskulti mondajn novaĵojn kaj esti informata pri la vivo en Esperantujo? MUZAIKO estas tutesperanta retradio, kiu tuttage elsendas ne nur Esperanto-muzikon sed ankaŭ intervjuojn, raportojn kaj freŝajn novaĵojn el la tuta mondo. Simple konektiĝu al MUZAIKO kaj ĝuu!

MUZAIKO ankoraŭ estas en komenca fazo sed daŭre kreskas pro aktivega komunumo. MUZAIKO ja estas kunlaboranta projekto, do evoluas pro ĝiaj kunlaborantoj, kaj daŭre bezonas novajn kunlaborantojn, kiel redaktantojn, laŭtlegantojn, intervjuantojn, raportantojn kaj komputilistojn! Se vi emus partopreni, sendu mesaĝon al info@muzaiko.info .

Bonan aŭskultadon de MUZAIKO !


  • publikita 1. 11. 2011
  • 1314 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020