Granda fajro en Bona Espero!

Ampleksa incendio detruis grandan parton de la teritorio de Bona Espero, esperantista orfejo en Brazilo. La granda grundofajro trafis la regionon en la tria semajno de septembro, sed ne atingis la ĉefajn konstruaĵojn de Bona Espero.

En letero sendita al subtenantoj de la projekto, la esperantistaj estroj de la orfejo, Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, rakontas pri la okazaĵo:

„… Ni saviĝis el grandega fajro, kiu alvenis fortege nokte de la nordo. Se estus dumtage, oni pli sekure povus batali kontraŭ la flamoj, sed nokte ĉiuj bestoj, ĉefe la serpentoj fuĝas de la fajro rekte al la homoj, kiuj volas kontraŭbatali… Tamen ni sukcesis defendi niajn domojn kaj legomejojn. Ĉe la lago ĉio estas nigra, kaj eĉ brulis la elektra drato kaj iom da tuboj…“

Infanoj el Bona Espero

Dum la nokto la laborantoj kune kun la infanoj provis haltigi la fajron ĉe vojo, por savi la konstruaĵojn:

„… Feliĉe ni sukcesis. Sed 90% de la tuta teritorio de Bona Espero, inkluzive de ĉiuj najbaraj grundoj brulis, kaj la fajro ĝis nun ne haltis. Ĝi nun devoras la parkon, kiun oni provas defendi per du malgrandaj aviadiloj, sed ne sukcesas. Ĉio brulas…“

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en mesaĝo sendita al la retpoŝta listo de UEA-membroj alvokis ĉiujn laŭeble doni financan subtenon al Bona Espero, por ripari la damaĝojn.

  • „Mi skribas al tiu ĉi listo kun la espero, ke iuj el vi – kiuj jam konas la projekton Bona Espero kaj scias pri ia profunda valoro por la bonfarto de Esperanto kiel ideo en la reala mondo kaj pri la ŝvito de sindonaj homoj el la tuta esperantista mondo konstruinta kaj savtenanta tiun ĉi unikan kunlaborejon – tuj faros financajn aŭ aliajn materiajn kontribuojn, se vi ne jam proponis aŭ sendis ion al Ursula, Giuseppe kaj ilia granda familio“.

artikolo en Libera Folio http://www.liberafolio.org/…-bona-espero


  • publikita 4. 10. 2010
  • 1189 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Jarmila Rýznarová

#1 Jarmila Rýznarová

Triste min surprizis Via mesagxo pri incendio en la hejmo de esperantistaj infanoj en Bona espero. Mi esperas, ke cxiuj infanoj estis savitaj antaux la fajro. Mi deziras la baldauxan rekonstruon de la tuta Esperantujo en Bona espero en Brazilo.

před 9 lety
Max

#2 Max

Nu, tio estas tre neagrabla surprizo, ĉar mi ĝuste legas la libron de Roman Dobrzynski "BONA ESPERO - idealo kaj realo" pri vivoj de Ursula kaj Giuseppe en Brazilo. Sed idealoj ne forbrulas en fajro.

před 9 lety
Míra

#3 Míra

mi esperas ke la ideo travivos tia incidenton kaj la teritorio baldaux denove funkcios

před 9 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020