Pasporta Servo NE estas morta!

Multaj homoj jam pensas, ke Pasporta Servo estas morta. Sed ne estas tiel!


Pasporta servo funkcias rete (pasportaservo­.org) kaj nun, post kelkjara paŭzo, ĝi denove estos eldonita papere.

Se vi volus havi la paperan PS, skribu ĝis la fino de februaro 2017 al adreso pismis@volny.cz . Prezo de la libreto estos 240 Kč + sendokostoj. Pri pagmaniero vi estos intormita, kiam la libreto estos presita.

Se ankaŭ vi volus fariĝi gastiganto de Pasporta servo, sufiĉas aliĝi en la paĝaro de Servo kaj plenumi mallongan aliĝilon.

Se vi havus iujn demandojn aŭ problemojn kun la aliĝo, skribu al pismis@volny.cz .

Se inter vi troviĝas iu, kiu ankoraŭ ne aŭdis při la Pasporta Servo aŭ ne scias, kiel ĝi funkcias, tiam vi legu: https://eo.wikipedia.org/…sporta_Servo .

Vlasta Pištíková


  • publikita 24. 2. 2017
  • 494 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020