Jan Fidel Řepa solenis sian vivjubileon

Konata ĉeĥa esperantisto kaj amatora aktoro Jan Řepa (konata sub la kromnomo Fidel) el sudbohemia urbeto Netolice, la 14-an de majo 2014 solenis sian 70-an naskiĝtagon. Nia redakcio kaj ĈEA elkore gratulas kaj omaĝe al li alportas al vi plurajn beletrajn sonregistraĵojn kaj mallongajn filmojn, al kiu li „pruntedonis“ sian voĉon.

Jan Řepa komencis lerni Esperanton jam ekde sia junaĝo fine de 1950-aj jaroj. Li instruadis ĝin longdaŭre en infanrondetoj, kun kiuj vizitadis ankaŭ Someran Esperanto-Tendaron en Lančov.

Plurajn jarojn li aktivis kiel estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekde 2011 li estas prezidanto de la kontrolgrupo de ĈEA.

Li konatas kaj popularas precipe pro sia infekta bonhumoro kaj nevelkanta humuro.



Lia dua amo krom Esperanto estas multjara aktiveco en la loka amatora teatrokompanio TYL, kiu ĉiujare prezentiĝas al la publiko i.a. en la ĉarma ĝardeno de la kastelo Kratochvíle (surfote dekstre kiel grafo en Mirandolina de Carlo Goldoni (2012)).


La pinta teatra Esperanto-rolo de Jan Řepa estis aŭtoro (Karel Čapek) en la sciencfikcia dramo R.U.R.. , kies adapton esperantlingve sukcese surscenigis studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy (sub gvido de Radka Oblouková) – unuafoje dum la OSIEK-Konferenco en Svitavy (julio 2012) kaj sekve i.a. dum la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko (julio 2013).


Sub sonreĝisorado de sia samurbano Vladimír Türk li realigis en la lastaj 5 jaroj plurajn interesajn sonregistraĵojn kaj Esperanto-paroligon de mallongaj filmoj, kiujn ni nun proponas por viaj vizito kaj ĝuo.

SONREGISTRAĴOJ:

Fráňa Šrámek – Kluzo fama ampoemo de la ĉeĥa poeto, prezentita dum la seminario Sabla Printempo en Písek 2008

Eksperimento de profesoro Rouss el „Rakontoj el la unua poŝo“ de Karel Čapek

Morto de Arĥimedo el „Libro de apokrifoj“ de Karel Čapek (en rolo de la romia soldato – kunludas Vladimír Türk kiel Arĥimedo)

FILMOJ ESPERANTE PAROLIGITAJ:

Kastelo Netolice amatora video filmita de Vladimír Türk, pri ĉarma kaj vizitinda memorindaĵo, situanta apud la loĝurbo de Jan Řepa

Petr Vok diboĉulo? vidinda televida kleriga filmo pri rimarkinda renesanca ĉeĥa nobelulo, kiu posedis la kastelon Kratochvíle kaj kies personecon Jan Řepa ripete prezentis en teatraĵoj kaj en kies rolo esperantlingve ĉiĉeronis dum Esperanto-aranĝoj

Bonvenon en la reĝa urbo Písek profesie farita historia/turisma filmo pri la sudbohemia urbo Písek

Sci-fi dramo R.U.R. aŭ Terura sonĝo (dum UKo en Rejkjaviko 2013)

Peter Peneter – Sekretaj sonetoj enkonduko al fama erotika poezilibro (el la seminario Sabla Printempo en Písek 2010)


Fidel en la rolo de Zamenhof ĉeĥlingva prezento de la letero al Borovko pri ekesto de Esperanto (el kultura matineo de la Antaŭkristnaska Renkontiĝo en Písek en 2009, omaĝe al 150jariĝo de naskiĝo de d-ro Zamenhof)


Ni elkore deziras al Jan Řepa ankoraŭ multajn jarojn da freŝeco kaj vivoĝuo kaj antaŭĝojas pliajn interesajn dosierojn kun lia voĉo!

Nome de la redakcio kaj de ĈEA

Pavla Dvořáková (padv)


RILATAJ ARTIKOLOJ EN NIA RETEJO

Tri vivoamoj de Jan Fidel Řepa – virinoj, teatro kaj Esperanto fotogalerio kun ligiloj al elektitaj sonregistraĵoj kaj videoj (2019)


Soubory
pdf jan-fidel-repa_foto-video.pdf (3.29 MB)

  • publikita 20. 5. 2014
  • 1791 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Milada Zemanová

#1 Milada Zemanová

Mi malfrue, sed sincere gratulas kaj deziras cxefe fortikan sanon kaj cxiam multe da optimismo.M.Z.

před 10 lety
Jarka Mala

#2 Jarka Mala

Sanon, bonan panon,dramon,cxarmon kaj multe da amo.

před 10 lety
Honza Markovič

#3 Honza Markovič

Kara mia Fidel, mi deziras multe da sano jak Dibeno al Vi!! Nenio alia estas tiel importa. Mi estas vere felicxa, ke mi konas Vin kaj ke mi estas Via bona amiko. Verda stel' kaj verdaj nutrajxoj tre bone kunlaboras!! Koran dankon pro Vi! :-)

před 10 lety
Máša Kaufmann-Vančurová

#4 Máša Kaufmann-Vančurová

Kara Fidel, mi tute varme cirkaubrakumas vin kaj kisas vin (vi satas tion, cu ne?)kaj gratulas nakau!!!! fartu bone kaj sane!!! via Masha Kaufmann-Vancurova

před 10 lety
max

#5 max

Kara amiko, mi gratulas al vi.
Ni ambaŭ havas naskiĝdaton same, la 14an de majo.
Sed vi estas pli aĝa. Kaj pli saĝa !
Amike Max

před 10 lety
Vladimír Türk

#6 Vladimír Türk

Ankaŭ ĉi tie mi gratulas vin, mia estimata amiko kaj instruisto!

před 10 lety
Věra Muchnová

#7 Věra Muchnová

Firman sanon, grandan amon kaj senĉesan vivoptimismon.
Kore Věra Muchnová

před 10 lety
Viktor+Líba Dvorakovi

#8 Viktor+Líba Dvorakovi

Přijmout stáří, to je první podmínka jak se dožít vyššího věku. Po devadesátce už jich málo umře a tak Ti tu devadesátku přejeme.
Viktor + Líba

před 10 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024