(Ne nur) pri Esperanto-Muzeo en la ĉina radio

La 21-an de februaro estis dissendita nova programero pri Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ĉina Radio Internacia.

Intervjuon kun la vicprezidanto de ĈEA d-ro Petro Chrdle pri la ĝisnunaj kaj planataj aktivecoj de la muzeo vi povas aŭskulti ĈI-TIE post klako al signo de aŭskultiloj maldekstre de la ĉefa artikola titolo „Ankaŭ alicele servas E-muzeo en Svitavy“.

Menciindas, ke jam antaŭe oni informis pri la muzeo en tiu ĉi radiostacio – unue lige kun la persona vizito de la ĉinaj redaktoroj Lina kaj Zhao Jianping en 2009 – vi povas sekvi riportojn el la 24-a de junio 2009 kaj la 26-a de julio 2009.

Apartaj programeroj pri la muzeo sekvis ankaŭ la 3-an de septembro 2009 kaj la 21-an de oktobro 2009.

Ĉi-jare en januaro estis ĉi-tie aperigita artikolo transprenita el blogo de la muzea paĝo en Ipernity (al kies vizito ni ankaŭ elkore invitas vin!).


Ĝenerale, vi mem povas konvinkiĝi, ke Ĉina Radio Internacia ofertas diversspecajn interesajn materialojn – novaĵojn el la mondo, E-aktualaĵojn en formo ne nur de radioelsendoj, sed ankaŭ tekstoj kaj videofilmetoj, kaj aliajn rubrikojn.

Lige al Ĉeĥa E-movado aperis ekz. Intervjuo kun Jiří Patera kaj Elsendo pri Josef Kavka,
redaktoro de Geologio internacia.

Ne mankas ankaŭ disaŭdigoj de beletro, ekzemple La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry, kantregistraĵoj k­.a.

Se vi volas ekscii pli pri Ĉinio, pri ĝia geografio, historio, kulturo kaj aliaj temoj, klaku al Ĉina enciklopedio.

pd


  • publikita 25. 2. 2011
  • 1097 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020