Esperanto-gazetaro en Interreto

Evoluo de Interreto logike alportas kun si ankaŭ ŝanĝojn en formo de gazetoj. Tial krom ebleco aboni perpoŝte eksterlandajn E-gazetojn (aktualan liston kaj prezkondiĉojn por membroj de ĈEA vi trovos ĉeĥlingve ĉi-tie) vi povas utiligi i.a. ankaŭ elektronikajn arkivojn, kie estas konservataj (kutime kun ioma malfruiĝo) eldonitaj numeroj kaj de kie vi povas elŝuti ilin en vian komputilon.

Tiun ĉi servon ofertas al siaj legantoj ankaŭ ĉeĥaj E-periodaĵoj – presorgano de ĈEA Starto, gazeto de la katolika sekcio de ĈEA Dio Benu (en kiu oni kutime trovas artikolojn interesajn ankaŭ por nekatolikoj) kaj monata gazeto de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj Informilo , kiu krom novaĵoj el E-movado alportas ankaŭ diversajn interesaĵojn el la vivo de handikapitoj.

Mallongan videoprezenton de E-periodaĵoj vi povas rigardi en Youtube ĉi-tie, artikolo pri trarigardo de E-gazetaro en esperanta Vikipedio troviĝas ĉi-tie.

Elektitajn specimenojn de periodaĵoj por elŝuto ofertas post senpaga registriĝo portalo GAZETEJO, kiu nuntempe inkluzivas pli ol 1700 numerojn de 110 E-gazetoj de ĉiuj kontinentoj.

Al via atento ni rekomendas precipe sekvajn titolojn:

Ĉi-tie vi povaws krome senpage aliĝi al abono de novaĵoj en tiu ĉi retejo (ĉ. 3–4× jare).

Krom klasikaj gazetoj trovis siajn legantojn ankaŭ gazetoj, aperantaj nur en elektronika formo: al la plej legataj apartenas precipe Libera folio, okupiĝanta pri internacia E-movado kaj novaĵraporta portalo Eventeo, alportanta aktualaĵojn de kontribuantoj el diversaj landoj pri (neesperantaj) eventoj en la mondo.

Aŭ ĉu vi estas tro okupitaj, kaj tamen vi volas esti almenaŭ baze informitaj pri la nuntempaj E-aktivecoj en la mondo? Tiam ĝuste por vi estas destinita servo RET-INFO, kiun senpage ofertas redaktejo de la iama kvarontaga gazeto Eventoj, eldonata en Budapeŝto. Dank‘ al ĝi vi povas ĉ. 1–2× semajne ricevadi retpoŝte elektitan aktualaĵon el E-gazetaro (aŭ alia fonto). Aliĝi al abono vi povas post plenigo de konciza aliĝilo ĉi-tie (post klako al la 1-a rubriko Ret-info).

Universala Esperanto-Asocio (UEA) ofertas por senpaga abono tri siajn interretajn periodaĵojn: Gazetaraj komunikoj de UEA, TEJO aktuale (pri aktivecoj de junularo) kaj Laste aperis (Libronovaĵoj). Interesuloj povas anonci sian retpoŝtan adreson por abono ĉi-tie.

pd


  • publikita 17. 9. 2010
  • 3219 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Śmigielski

#1 Śmigielski

Jam dum 5 jaroj aperadas ankorau unu retgazeto: Internacia Gazeto je la retadreso:www.internacia-gazeto.com

před 13 lety
college grants

#2 college grants

Thanks for some quality points there. I am kind of new to online , so I printed this off to put in my file, any better way to go about keeping track of it then printing?

před 13 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024