Du nekutimaj bondeziroj ĝuste por vi!

Karaj gelegantoj, en la almetitaj dosieroj ni sendas al vi du inspirajn kaj espereble plezurigajn novjarajn bondezirojn.

Ni deziras al vi elkore, ke vi havu ĉiam sufiĉe da ĉio kion vi VERE bezonas!


Kaj laŭeble ne forgesu dume la MALNOVAN TRIREĜAN SAĜAĴON :

Riĉa estas tiu, kiu multe havas,

pli riĉa estas tiu, kiu malmulte bezonas,

sed la plej riĉa estas tiu, kiu multe donas.

ne nur el sia monujo kaj pano, sed el sia tempo, kapo, energio kaj precipe koro.

Ĉio, kion ni elsendas, revenas al ni trifoje -jen vera sekreto de la vivabundo!


Ni dankas por via ĝisnuna intereso kaj antaŭĝojas viajn oftajn vizitojn kaj ankoraŭ pli viajn eventualajn kontribuaĵojn! Sendube pli da kapoj scias pli multon kaj ni ŝatus, ke nia retejo estu laŭble vigla, aktuala, riĉenhava, instrua, amuza kaj utila!

Ni volonte legos viajn rimarkojn, informojn kaj proponojn en

komputado@esperanto.cz

kaj ĝojos renkontadi vin ĉu virtuale, ĉu persone ie ajn en Esperantujo kaj kune agi por la bela ideo, kiu nin ligas!

Amike

Pavla Dvořáková

redaktorino


Soubory
pps En_2011.pps (984 kB)
pps Blankursa_bondeziro1.pps (432 kB)

  • publikita 6. 1. 2011
  • 1335 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024