Du aktualaĵoj de la esperanta mondo

Ni ŝatus informin vin per tiu ĉi teksto pri du aktualaĵoj, kiujn vi ne devus mistrafi ;-)

alt text

Elektra trajnkompleto de kompanio PESA Bydgoszcz „Dart“, kiu trafikos inter Varsovio kaj Bjalistoko (fonto:https://commons.wikimedia.org/…esa_Dart.JPG)

Trajno inter Varsovio kaj Bjalistoko havos nomon – Esperanto

La pola ŝtata fervoj-entrepreno akceptis la trajno-nomon ESPERANTO! En la fino de la voĉdonado (kiu estis ĉe Vizaĝlibro-paĝo de transporta kompanio „PKP Intercity“), anoncita semajnon antaŭe, la nomo Esperanto havis 3940 voĉojn, la nomo Narew 2509 voĉojn, Bojary 200 voĉojn.

La interurba rapidtrajno „IC Esperanto“ funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj. (Pli frue jam funkciis trajno kun la sama nomo inter Białystok kaj Warszawa, sed ĝi estis nuligita en junio 2013, ĉar uzis ĝin nesufiĉe multaj pasaĝeroj.)

Fondinto de retejo Duolingo renkontiĝis kun la kreanto de la kurso de Esperanto

Kiel ni informis vin jam en la novaĵo de pasinta oktobro, en retejo Duolingo oni preparas kurson de Esperanto. Tiel nomata beta versio de la kurso de Esperanto por parolantoj de la angla lingvo estis lanĉita la 28-an de majo 2015. Preskaŭ tuj post ĝia lanĉo kreis ĉefa kreanto de la kurso, Chuck Smith intervjuon kun la uzantino, kiu sukcesis finigi la tutan kurson de Esperanto en tiu ĉi retejoj dum solaj 3 tagoj! Videon vi povas spekti rekte ĉi tie:

Dum la Internacia Junulara Kongreso en germana urbo Wiesbaden renkontiĝis eĉ junuloj, kiuj eklernis Esperanton ĝuste per tiu ĉi retejo. Nuntempe uzas tiun ĉi kurson pli ol 160 miloj da uzantoj.

Eble ankaŭ pro tio renkontiĝis la 16-an de oktobro 2015 Chuck Smith kun la fondinto de tiu ĉi retejo, do kun Luis von Ahn. Vi povas vidi ĉi tie foton de tiu ĉi renkontiĝo. Ni preparas ankaŭ por vi intervjuon rekte kun Chuck Smith…-mir-

De la renkontiĝo kun Luis von Ahn (meze, maldekstre Judith Meyer kaj Chuck Smith). Fonto: „DuolingoEO-vizito-oficejo“ de Chuck Smith – Chuck Smith. Licencita laŭ CC BY-SA 4.0 de Wikimedia Commons – https://commons.wikimedia.org/…-oficejo.JPG#…


  • publikita 18. 10. 2015
  • 505 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020