Partoprenu en interreta prilingva enketo!

La gazeto „More Intelligent Life“ kunlabore kun prestiĝa semajnĵurnalo „The Economist“ lanĉis interretan enketon „KIUN LINGVON PLEJ MULTE INDAS LERNI?“. Ankaŭ vi mem povas influi la rezulton per via voĉo kaj subteni tie Esperanton se vi volos!

vidu:http://moreintelligentlife.com/…nguage-learn

En si mem estas favore, ke inter la 10 elektitaj lingvoj por voĉdonado ESTAS menciita ankaŭ Esperanto! (Krome eblas ankaŭ skribi nomon de iu ajn alia lingvo).

La 21-an de marto en la enketo estis venkanta la brazila portugala lingvo (kun 1437 voĉoj). Sekvis la hispana (965 voĉoj), la franca (920 voĉoj), la ĉina (831 voĉoj) kaj la latina (290 voĉoj). Esperanto estis en la 6-a pozicio (kun 254 voĉoj).

La 26-an de marto Esperanto estis sur la unua loko kun 1950 voĉoj! La 2-an de aprilo ĝi daŭre unuas kun

2634 voĉoj!

Tamen ne ĉio ankoraŭ estas decidita! En la retejo ne estas klare menciite, kiom longe la enketo daŭros (nur ke en sekvaj semajnoj prezentiĝos pluraj kontribuantoj de la gazetoj pledantaj ĉiu por alia lingvo). Ĉiukaze ankaŭ VIA VOĈO povas gravi en la fina rezulto!

Do dume daŭre eblas voĉdoni !!! Sufiĉas ke vi klaku al la supre menciita retadreso kaj klaku apud la vorto Esperanto – do tre simple kaj rapide! Atentu, ke el unu IP-adreso eblas voĉdoni nur unufoje!

Eble instigado al partopreno en similaj aktivaĵoj al iu ŝajnas esti ne tiom grava kaj sencohava, sed dank al ili eble multaj homoj entute ekkonscias pri ekzisto de Esperanto (ne veras, ke ĝenerale tiuj, kiuj interesiĝas pri lernado de fremdaj lingvoj, havas sufiĉajn informojn pri ĝi). Eble eĉ ĉi tio povas esti por iuj iom a instigo por interesiĝi pli ...... Tial ni ne tediĝu kaj ne laciĝu engaĝiĝi en similaj, kiuj postulas de ni ja tiom minimumam tempon kaj penon! Ĉies voĉo povas decidi pri la fina rezulto!

Bv. plusendi tiun ĉi informon al viaj geamikoj/geko­natuloj favorantaj Esperanton! Koran antaŭdankon!

padv


  • publikita 20. 3. 2012
  • 2596 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024