Pola Retradio pri R.U.R.

La 15-an de majo aperis en la regula elsendo de la Pola Retradio intervjuo de Barbara Pietrzak kun Petro Chrdle, kiu en sia eldonejo KAVA-PECH ĵus eldonis longe atendatan sciencfikcian dramon „R.U.R“ (Rossumaj Universalaj robotoj) de la fama ĉeĥa verkisto Karel Čapek.

La sendube interesan interparolon vi povas aŭskulti en la retejo

http://retradio.posterous.com/

(elsendo n-ro 121)

inter la 13-a kaj 21-a minutoj.

Krom la libro estas menciata ankaŭ OSIEK-Konferenco, kiu okazos 14.-20.7. en Svitavy kaj kies ĉeftemo estos ĝuste „Sciencfikcio kaj robotoj“.

La bonkvalite presita libro kun ĉarmaj ilustraĵoj de Miroslava Tomečková entenas reviziitan bonegan tradukon de Moraviaj Esperanto-Pioniroj (resp. de Josef Řebíček). Ĝi jam vendeblas ĉe UEA (vidu katalogon).

Speciala rabatita prezo, valida nur por membroj de ĈEA kaj SKEF, estas 180 CZK.

La unuaj ekzempleroj disponeblos por aĉeto en Esperanto-Muzeo en Svitavy dum la Muzea nokto la 2-an de junio.

La libron vi povas mendi ĉe la eldoninto, estas preparata disponigo ankaŭ por la Libroservo de ĈEA.

Tiuj, kiuj ankoraŭ ne tiom spertas en Esperanto, povas dum legado uzi paralele la ĉeĥan originalon – jen tre efika kaj komforta metodo por perfektiĝi en la lingvo!

En la menciita retejo, kiu pretigas proksimume du elsendojn ĉiusemajne, vi povas aŭskulti ankaŭ aliajn programojn – la temoj varias kaj espereble ĉiu povos trovi ion laŭ sia gusto kaj intereso.

Agrablan aŭskultadon!

padv


  • publikita 18. 5. 2012
  • 954 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020