Paskaj popolkutimoj en Ĉeĥio

Pasko estas ne nur pinta spirita festo juda kaj kristana, sed ankaŭ ankoraŭ pli antikva festo de printempo, de renaskiĝanta naturo kaj de espero pri daŭrigo de la vivo. Tial al ĝi apartenas ankaŭ multnombraj popolaj kutimoj. kiuj parte similas kaj parte diferencas en diversaj landoj.

Ni volus konatigi eksterlandajn vizitantojn de nia retpaĝaro kun la plej konataj popolkutimoj en Ĉeĥio kaj scivolas, kiel estas en viaj hejmlandoj! Vi povas aldoni viajn informojn en la komentarioj!

Verda ĵaŭdo – tiutage ĉiuj frumatene leviĝis kaj lavis sin per roso por ne malsaniĝi. La dommastrino devis antaŭ sunleviĝo balai la tutan domon kaj malpuraĵon forporti al la vojkruciĝo, por ke en la domo ne amasiĝu puloj. Oni manĝis dolĉan bakaĵon nomatan „jidáše“ („judasoj“) kun mielo (plektita rulaĵo de gistoŝvelita pasto memorigis pri ŝnuro, sur kiu pendumis sin Judaso). Kutimo manĝi ion verdan (spinaco, urtikoj,printempa supo) ankaŭ fortigis sanon. Ĉar la sonoriloj silentiĝis, knaboj anoncis diservojn per lignobruiloj (ĉeĥlingve „řehtačky“).

Granda vendredo estis tago de silento, kontemplado kaj severa fasto. Antaŭ sunleviĝo homoj iris lavi sin al rivereto por ke malsanoj evitu ilin. Oni ŝpinis specialajn pasionajn fadenojn. Kudraĵoj el ili protektis la familion kontraŭ sorĉistinoj kaj malbonaj spiritoj. Oni ne rajtis lavi tolaĵon, ĉar oni mergus ĝin en la sangon de Kristo, oni ne rajtis labori en arbarĝardeno, oni ne rajtis ion ajn pruntedoni. La homoj kredis, ke la tero malfermiĝas kaj eldonas siajn trezorojn. eblis trovi ilin laŭ lumeto brilanta el floranta filiko, aŭ el brilanta enirtruo en la roko. Tiutage laŭ legendoj malfermiĝis ankaŭ la sankta monto Blaník (en iu dormas kavaliroj de sankta Venceslao atendantaj helpi la popolon, kiam ĝi fartos plej malbone). Aliloke oni kredis, ke al la seka tero povas eliri niksoj (akvofeoj) kaj rajdi surĉevale. 

Blanka sabato – la plej grava estis sanktigo de la fajro antaŭ preĝejo. Hejme oni estingis ĉiujn fornojn kaj kamenojn. Antaŭ preĝejo ĉiu dommastrino metis al la ŝtiparo propran ŝtipon kaj kia pastro sanktigis la fajron, ŝi prenis varmegan peceton hejmen kaj per ĝi denove faris la fajron. El duonforbrulintaj lignopecetoj oni faris krucetojn, kiujn oni portis al kampo por ke ili donu bonan rikolton. Cindron de la sanktigita fajro oni ŝutis sur la herbejojn, ie tiuj pecetoj estas metataj malantaŭ la trabaron por protekti kontraŭ la incendio. Blanka sabato apartenis al ordingado kaj blankigado de tolaĵo. Virinoj pretigis festajn manĝaĵojn, bakis paskokukojn („mazance“ – el gistoŝvelita pasto, „virŝafidetoj“ el patkuka pasto). Knaboj plektis paskobatilojn el tiliaj branĉetoj, knabinoj ornamis ovojn.

Paska dimanĉo estis festotago pasigata en familia rondo, oni manĝis manĝaĵojn antaŭe sanktigitajn en preĝejo, precipe paskan virŝafideton (dolĉa kuko en formo de virŝafideto), paskan farĉaĵon ktp. Ĉiu vizitanto ricevis iom da sanktigita manĝo, iom da oni metis al la kamparo, en la puton, en la ĝardenon, por garantii sufiĉe da rikolto, akvo kaj frukto. 

Paska lundo – knaboj kaj fraŭloj ĉirkaŭiris parencojn kaj konatulojn kaj batis knabinojn/junu­linojn per speciala batilo plektita kutime el 8 salikaj freŝaj vergoj. Oni kredis ke la magia forto de la juna branĉeto transiras al la korpo, kaj transdonas sanon, freŝecon viglecon kaj junigas. ie oni surverŝis knabinojn per akvo (pro la sama kialo), ie tiun ĉi privilegion havis knabinoj fari al knaboj marde. Rekompence knaboj/junuloj ricevadis ornamitajn ovojn – simbolon de vivo (ruĝa koloro estis signo de amo kaj amkonfeso), sed ankaŭ kolorajn rubandojn, kiujn ili pendigis sur la paskobatilon, kaj ankaŭ diversajn bongustaĵojn kaj alkoholaĵojn.

Bakado de paska virŝafideto, pretigo de farĉaĵo, kolorigado de ovoj kaj batado per paskobatilo estas amase konservata ĝis nuntempo.

Partumu kun ni popolkutimojn en via lando, ni antaŭĝojas!

Pavla Dvořáková (pd)


  • publikita 23. 4. 2011
  • 910 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020