Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA

Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocio dum du oficperiodoj ekde 2007.

Sepmembra Estraro estis elektita el inter dek kandidatoj (el kiuj Johan Derks forfalis pro sia neelekto kiel komitatano). En la voĉdonado sukcesis Mark Fettes (43 voĉoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24).

La Estraro estas preskaŭ tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankaŭ dum la antaŭa oficperiodo. Du novelektitoj havas tamen antaŭan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ĝia membro 1992–1998 kaj José Antonio Vergara 2007–2010. La nova Estraro ekoficos lundon, la 22-an de julio.

fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA

KONCIZA BIOGRAFIO DE MARK FETTES

Mark Fettes (nask. en 1961) estas estas anglalingva esperantisto (naskiĝinta en Usono al britaj gepatroj) kaj profesoro pri edukado en la Universitato en Vankuvero (Kanado). Origine studis natursciencojn en Kembrigxo kaj faris doktoriĝajn studojn pri molekula genetiko ĉe la Universitato de Brita Kolumbio (Kanado), sed en 1986 decidis forlasi tiun esplorkampon.

Esperanton li eklernis kiel 14-jaraĝa. En 1986–1992 li laboris kiel redaktoro de Revuo Esperanto kaj li reformis Informan fakon de UEA, en 1992–1996 li estis redaktoro de la revuo Monato. Post kunlaborado kun indiĝenaj grupoj en Kanado, en 1996 Fettes ekstudis edukadon ĉe la Universitato de Toronto, kie li ricevis la doktoriĝon en 2000. Tiujare li transloĝiĝis kun la familio al Vankuvero, Kanado, en kies universitato li ricevis unu jaron pli poste postenon de asista profesoro en la Fakultato pri Edukado, kie li ankoraŭ laboras.

Ekde 1995 li agas en la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, nuntempe kiel ĝia vicprezidanto, zorganta pri kunlaboro kun E@I. En 2010, post 12-jara foresto el la Komitato de UEA, Fettes reeniris ĝin kiel Komitatano B. Laŭ lia propono, la Komitato kreis Komisionon pri Strategiaj Demandoj kaj komisiis lin pri ĝia gvidado. La 20-an de julio 2013 li estis elektita kiel prezidanto de UEA. Li havas tri gefilojn, kiuj ĉiuj parolas Esperanton.

fonto: Vikipedio

Ni deziras al la nova prezidanto multan energion kaj sukcesojn kaj kontentiĝon en lia nova funkcio!

padv


  • publikita 21. 7. 2013
  • 1261 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020