Muziko kaj kankano dum la Muzea nokto 2013

Ni ofertas al vi almenaŭ malgrandan gustumon el la riĉa kultura programo de la Muzea nokto, okazinta en Svitavy la 2-an de junio 2013.


Antaŭ komenco de la inaŭgura kultura programo en nia Esperanto-Muzeo eksonis – por krei agrablan etoson – pluraj kantoj el la kompaktdisko, afable sendita al ni por nia ekspozicio de Lorenzo TOMEZZOLI, itala esperantisto vivanta en Francio. Krom pentrado (ni ekspoziciigis ankaŭ plurajn liajn bildojn ), li okupiĝas ankaŭ pri verkado kaj tradukado de Esperantaj kanto-tekstoj. Unu el ili, eĉ en formo de karaokeo, tiel ke vi povu laŭplaĉe kunkanti, ni ofertas al vi (sufiĉas klaki al titolo de la kanto sub la fotaĵo):

Vizitantoj de la Muzea nokto povis aŭskulti krom poezio ankaŭ belan muzikon de profesiaj vere talentitaj muzikkomponistoj, kiuj ankaŭ regis Esperanton:

Usona komponisto Lou HARRISON (1917–2993) (artikoleton pri lia mirinda personeco bv. legi en nia Ipernitia paĝo)

kaj fama rusa komponisto kaj direktoro de la Moskva Konservatorio Sergej TANEJEV (1856–1915), kiu i.a. estis amiko kaj dum du jaroj sekretario de Leo Tolstoj. En Esperanto-Muzeo en Vieno videblas lia ampleksa notlibro, verkita esperantlingve ĝuste dum lia restado ĉe Tolstoj.

Same kiel dum la inaŭguro vi povas aŭdi lian belegan kvazaŭ alimondan muzikon:

Dum la vespero ni povis per sorĉo reeniri per Pordego de la Tempo al la jaro 1911 kaj en la historia Salonego de Ottendorfer ĝui vivajn kulturajn prezentaĵojn de la gejunuloj el Svitavy. La programon reĝisoris s-ino Radka Oblouková, kiu gvidas ankaŭ teatro-grupon DOMA, sursceniginta esperantlingve la dramon „R.U.R.“ de Karel Čapek (kun sukceso ankaŭ dum la UKo en Rejkjaviko).

Sur la scenejo aperis i.a. loka esperantistino Marie Minářová en rolo de Klara Zamenhof, kiu alparolis la urban publikon esperantlingve.

La pinta amuza programero okazis fine en nia muzeo, kie lokaj dancistinoj plezurigis nin per vigla kankana danco – vi povas mem ĝui ĝin pere de la video:

Dank al ĝi nian novan ekspozicion fine vidis pli multe da lokaj vizitantoj ol kutime :-) !

En nia muzea retejo viziteblas ankaŭ Fotogalerio el la Muzea nokto.

La ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“ viziteblas en Svitavy ĝis majo 2014. Interesiĝan­toj estas kore bonvenaj! Informojn pri la muzeo vi povas ricevi en nia retpaĝaro muzeum.esperan­to.cz.

padv


  • publikita 7. 8. 2013
  • 1083 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Admirinda! Mi nur povas bedaŭri, ke mi ne povis partopreni.

před 10 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024