ESPA 2 – platformo por konstruado de komercaj kontaktoj kun Hispanio

Hodiaŭ ni ŝatus prezenti al vi ion pri la projekto ESPA 2.0, dank al kiu vi povas ekkoni ion pri Hispanio.

Ekde la 31-a de majo 2011 estas alirebla la retpaĝaro www.espa2.eu, kiu estas produkto de la projekto „ESPA 2.0“ enkadre de Programo de Tutviva Lernado de EU „Leonardo da Vinci“. Tiu ĉi paĝaro subtenas kreadon de novaj komercaj okazoj inter landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kaj ĝi ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.

La projekto „ESPA 2.0.” estas orientita al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el Centra kaj Orienta Eŭropo (inkluzive de Slovakio kaj Ĉeĥio), kiuj interesiĝas pri eblo kunlabori kun firmaoj en Hispanio. La partnero de la projekto por Slovakio kaj Ĉeĥio estas la neprofitcela organizo Edukado@Interre­to, kiu okupiĝas precipe (sed ne nur) pri interretaj aplikoj de Esperanto (ekz. ĝi prizorgas instruretejon Lernu.net) kaj i.a. jam ripete estis ankaŭ partnero de Ĉeĥa Esperanto-Asocio dum okazigado de klerigaj aranĝoj, ekz. Sabla Printempo en Písek aŭ Vikimanio, kiu okazos ĉi-oktobre en Svitavy.

Registriĝo en la paĝaro www.espa2.eu kaj ankaŭ prezentitaj rezultoj de la projekto estas alireblaj senpage. En la paĝaro eblas trovi materialojn kaj helpilojn faciligantajn lernadon de la komerca hispana lingvo, kaj ankaŭ praktikajn konsilojn por kreado de komerca kunlaboro kun Hispanio. En la paĝaro povas firmaoj:

  • krei sian komercan profilon;
  • proponi komercan kunlaboron;
  • serĉi partnerojn por komerca kunlaboro inter Hispanio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo;
  • interŝanĝi entreprenistajn spertojn;
  • trovi ĝeneralajn informojn pri kondiĉoj de entreprenado en Hispanio, pri komerca kulturo, kutimoj kaj pri la hispana lingvo;
  • uzi senpage kurson de la komerca hispana lingvo kaj elektronikan vortaron.

Kontakto: Peter Baláž

kunordiganto de la projekto en SR kaj ĈR

Edukado@Interreto

+421–905 826 988

peter.balaz@ikso.net

miropiro


  • publikita 14. 9. 2011
  • 1128 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024