Esperanta Retradio eĉ nun estas por ni ĉiutage! Kion ni faru por ĝi?

La artikolo el la 1-a de decembro 2021 estas nomita La pandemio malhelpas Esperanton. Tio ja malfacile refuteblas. Ĝi ankaŭ endanĝerigas pluan radioelsendadon, kiu ĝuste en la nuna tempo de trudata izoliĝo por nia movado eĉ pli gravas. Ĉu ni repaciĝu kun tio? Kion ĉiu el ni povas fari?

Anton Oberndorfer el Aŭstrio pli ol 10 jarojn kun nekredebla kaj admirinda konsekvenceco, inventemo kaj eltenemo kune kun kelkaj siaj kunlaborantoj el Pollando, Ĉeĥio, Israelo, Brazilo, Francio k.a. landoj kreas por esperantistoj ĈIUTAGE kelkminutan novan, kvalite registritan aŭdprogramon pri iu interesa temo, akompanatan ankaŭ de la skriba teksto (por pli bona kompreno).

Kontribuaĵoj pri kulturo, sano, scienco, ekologio, psikologio, historio, edukado kaj aliaj fakoj kutime koncernas pozitivajn kaj esperigajn aktualaĵojn aŭ interesaĵojn, kio estas vere freŝa akvo por nia menso. Krom akiro de novaj kaj ofte ankaŭ utilaj informoj ĝi ebligas perfektigi nian lingvonivelon. Ĉiu povas procedi per rapideco laŭ sia bezono.

En tiu ĉi koncepto kaj amplekso ĝi estas vere unika fenomeno en la Esperanto-movado, kiu meritas aprezon!

ĈEA de pluraj jaroj klopodas diskonigi radion en siaj informiloj. Anton Oberndorfer i.a. prelegis kaj gvidis seminarion dum la ĈEA-Kongreso en Pelhřimov en 2016 (la videoregistrajĉon vidu sube inter ligiloj). Unu el regulaj kontribuantoj el la programoj estas ĈEA-membrino Jaroslava Malá, plurfoje kontribuis ankaŭ Pavla Dvořáková.

retejo Esperantaretra­dio.blogspot.com

Kiel orientiĝi en la retejo kaj kiel serĉi kaj trovi artikolojn?

Klakinte al Esperantaretra­dio.blogspot.com unue vi devas supre dekstre klaki OK por akcepti „cookies“. Poste aperas al vi la ĉefpaĝo kun diversaj prezentmanieroj. Esploru, kiu plaĉas al vi.

La maldekstra „Classic“ prezentas artikolojn kronologie ekde la plej aktuala. La dekstra „Timeslide“ kunigas artikolojn en ĉ. dusemajna periodo. Aliaj eblecoj havas ekz. formon de magazino aŭ prezentas piktogramojn al kiuj vi povas intuicie klaki. Aŭ tute dekstre vi ankaŭ povas skribi serĉvorton en la serĉilo.


Malgraŭ malfacilaĵoj kaj iom post ioma malkresko de fortoj kaj entuziasmo la redakcio ankoraŭ plu kolopodas daŭrigi la elsendadon. Sed kiom longe sufiĉos fortoj kaj motiviĝo kaj kiom longe sen bezonata reeĥo de la aŭskultantoj?

Estus certe granda domaĝo, se la radioelsendo ĉesus!

KION ĈIU EL NI POVAS FARI POR SUBTENO DE LA PROJEKTO?

  • vizitadi la retejon Esperantaretra­dio.blogspot.com , aŭskultadi programerojn laŭ sia elekto, skribi komentojn sub la artikolojn (kiuj motivigas la verkintojn)
  • kundividi la informon kun siaj Esperanto-geamikoj aŭ samklubanoj (retmesaĝe, en Facebook-grupoj k.t.p.), rekomendi la paĝaron aŭ konkretajn elsendojn, ev. diskuti pri la temoj dum la retaj kunvenoj
  • skribi al la ĉefredaktoro Anton Oberndorfer al la adreso aldone @ aon.at kaj esprimi sian intereson kaj subtenon – estas tre grave scii, ke ekzistas kontentaj aŭskultantoj, por kiuj indas plu agi
  • kaze de intereso ev. proponi kunlaboron – pri verkado kaj/aŭ registrado de artikoloj (subteno/konsiloj estos al vi donitaj)

Antaŭdankon por viaj vizitoj, uzo, reeĥo kaj subteno! La Esperanta Retradio kaj ĝiaj kreantoj sendube meritas tion, ja ili estas ĉi-tie por ni ĉiuj!

Pavla Dvořáková


Ligiloj

ĈEA-informiloj

Ceteraj fontoj


  • publikita 3. 12. 2021
  • 673 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

JOSEF VOJÁČEK

#1 JOSEF VOJÁČEK

Grava informo! Indas subteni la Esperantan Retradion.

před 2 lety
Čestmír Ramík

#2 Čestmír Ramík

Mi cxiutage auxskultas kaj ankaux legas artikolojn. Mi estas ankoraux komencanto - samideano. Je la via vivdauxro kaj sano!!
Č. Ramík, Ostrava, Cxehxio

před 2 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024