Plu kreskas Vikipedio en Esperanto

Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la entuta vikipedio-projekto – en la 15-a de januaro – la Esperanto-vikipedio atingis 140.000 artiko­lojn, nome vespere de la 18-a de januaro.

Nuntempe „nia“ versio de la vaste konata internacia projekto enhavas pli ol 30 milionojn da vortoj – simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ĝi aktuale okupas laŭ la nombro de artikoloj lokon 26 kompare kun alilingvaj versioj de la reta vikipedio. Antaŭ la tempo de interreto kaj rapida internacia kunlaboro oni simple ne povis revi en Esperantujo pri tia projekto – tiel granda kaj tiel rapida: http://eo.wikipedia.org

Pli ol 300.000 rigardoj tage

Ĉiuhore estas proksimume 15.000 rigardoj al paĝo de la Esperanto-vikipedio; per tio Esperanto okupas lokon 38 en komparo kun aliaj lingvoj.

WikiTrans: Aŭtomata vikipedio-traduko kun 2,6 milionoj da artikoloj

Multe pli granda ol la Esperanto-vikipedio estas la aŭtomata traduko de la angla vikipedio en Esperanton, kiun preparis la dana entrepreno GrammarSoft gvidata de Eckhard Bick. Ĉe http://epo.wikitrans.net/ eblas serĉi en pli ol 2,6 milionojn da artikoloj maŝine tradukitaj – kun nivelo certe ne jam perfekta, sed kun kutime bone komprenebla enhavo.

Ĉu vi ŝatus kunlabori en Vikipedio?

La artikoloj de WikiTrans taŭgas ankau kiel bazo por kreado de artikoloj en la aktuala vikipedio, se oni volas ĉerpi almenaŭ parton de la enhavo el la angla vikipedio. Se vi volas kunlabori en la granda libera Esperanto-enciklopedio – jen eble bona komenco. Pliaj informoj troviĝas sur la bonveniga paĝo .

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

RIM:

Seminario ankaŭ por novaj interesitoj pri Vikipedio okazos dum VIKIMANIO en Svitavy (Ĉeĥio) 26.-30.10.2011.

Kelkaj ligiloj

http://eo.wikipedia.org

http://epo.wikitrans.net

http://meta.wikimedia.org/…f_Wikipedias#…

http://stats.wikimedia.org/…ipediaEO.htm

http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm


  • publikita 19. 1. 2011
  • 1109 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Miropiro

#1 Miropiro

Kontribui al Vikipedio estas kiel kontribui al io vere granda kun bona ideo. Kontribuado al esperanta Vikipedio estas por mi unu el miaj agadoj por esperanto. Preskaŭ ĉiutage mi nun vizitas Vikipedion kaj aldonas, kiel eblas, informojn.

před 9 lety
Duda Jan

#2 Duda Jan

Mi salutas s-anon Mirek Malovec, mi deziras al li čion bonan kaj sanon en nova jaro, kaj multe da energio kaj fortoj por plua laboro por esperanto. Mi tralegis la artikolon pri Wikipedio kaj multe aprecias lian grandegan kontribuon. Dankon pro ˇgisnuna laboro. Tutkore Jan Duda

před 9 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020