Subtenu projekton "Eŭropano"


Reage al la nova Eŭropa kunteksto Manuel Ortega proponas projekton realigeblan ĉi tie kaj nun: komenci nutri Eŭropan konversacion kiu alportu pozitivajn ŝanĝojn ne nur en la lingva tereno sed en kiel eble plej multaj terenoj. Tiu ĉi projekto nomiĝas „Eŭropano“. Tiu ĉi projekto celas krei retan ĵurnalon pri ĉefaj okazintaĵoj en Eŭropa Unio.

Malsame ol oficialaj retejoj de Eŭropa Unio kiuj elspezas milionojn da eŭroj kaj bezonas centojn da tradukistoj por fari siajn publikaĵojn alireblaj en dekduo da lingvoj, Eŭropano metos en praktikon kaj testos la utilon de Esperanto kiel duan helpan lingvon por ĉiuj eŭropanoj. Eŭropano sekvos la Eŭropajn okazintaĵojn, publikigos plej interesajn novaĵojn, analizos argumentojn, redaktos kulturajn raportojn. Eŭropano estos unika fonto kaj ilo por kompreni sociajn fenomenojn okazantajn aŭ okazontajn kadre de la Unio. Eŭropano celas nutri Eŭropan komunan konversacion disvolviĝantan en nia kara helpa kaj neŭtrala Esperanto. Tiu ĉi eŭropa konversacio helpos forĝi eŭropan identecon kaj permesos en la estonteco kune alfronti kaj pridiskuti sekvajn paŝojn en la konstruo de pli galecema Eŭropo.

Kiam estos alirebla la retejo kaj kiam publikiĝos la unuaj novaĵoj?

La respondo al tiu ĉi demando dependas de tio kiam oni atingos la celon. Oni celas kolekti 400 dolarojn monate. Kontraŭ tiu monata enspezo oni garantios la publikigon de unu novaĵo ĉiu tage dum la venontaj tri monatoj. En tiu ĉi unua fazo de la projekto okaze de sukceso en la monkolekta kampanjo oni publikigos ĉirkaŭ 90 novaĵojn pri okazintaĵoj en Eŭropa Unio.

Kiom da mono oni petas al patronoj aŭ apogantoj de la projekto?

Ĉiu kiu decidas mone apogi la projekton povas elekti per kiom da mono ŝi aŭ li volas kontribui monate. Estas grave atentigi pri tio ke tio kion vi indikas kiel monan kontribuon en «Patreon» temas pri monata kontribuo.

Iniciatintoj elkore dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kontribuontoj sendepende de tiom kiom ili kontribuas. Plie oni havas specialajn rekompencojn por tiuj kiuj decidas kontribui per 5 eŭroj aŭ pli monate, por tiuj kiuj kontribuos per 50 eŭroj aŭ pli monate kaj por tiuj kiuj decidas kontribui per 100 eŭroj aŭ pli

  • 5 eŭroj aŭ pli: Oni havigos al vi retpoŝtadreson sub la domajno http://europano.info
  • 50 eŭroj aŭ pli: Vi rajtos elekti temon aŭ okazaĵon pri kiu oni raportos almenaŭ unufoje semajne, tio estas, novaĵo pri via temo fariĝos unu el niaj 7 novaĵoj publikigitaj dum la daŭro de unu semajno.
  • 100 eŭroj aŭ pli: Vi rajtos elekti temon aŭ okazaĵon pri kiu ni raportos almenaŭ dufoje semajne, tio estas, du novaĵoj pri via temo fariĝos du el niaj 7 novaĵoj publikigitaj dum la daŭro de unu semajno.

Eĉ unu eŭro tre multe helpos! Memoru! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.

Ĉu eblas ankaŭ alie kontribui?

Helpu al la iniciatintoj diskonigi la projekton! Ĉu vi tradukemas kaj parolas lingvon al kiu ni ankoraŭ ne tradukis la informon pri la projekto? La teamo antaŭdankas!

Kaj ĉi tie https://www.patreon.com/europano vi povas finance subteni la projekton!

Se vi havas iun alian demandon aŭ bezonas pliajn klarigojn, sendu retmesaĝon al europano@komunikas.net

Kreita laŭ: https://www.patreon.com/…u-ci-5830854 kaj https://kuriero.lasindias.com/…cema-europo/ -mir-


  • publikita 13. 7. 2016
  • 720 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024